Vizito al Huj-nacieca vilaĝo

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Selena

48-jaraĝa Gao Yuhe estas imamo en Fenikso-urbeto de Sanya, Hainan-provinco. Li havas 3 fruktvendejojn en turismaj regionoj. Sekve de prosperiĝo de la loka turismo boniĝis la vivo de Gao Yuhe kaj lia familio. Intervjuate de nia raportisto li diris, "Post komenciĝo de konstruado de Internacia Turisma Insulo en Hainan multaj homoj faris investon ĉi tie, kaj multiĝis la turistoj.

Ili ŝatas aĉeti lokajn fruktojn, tial bone funkcias miaj fruktvendejoj. Boniĝis nia vivo, kaj mi tre kontentas pri tio." La projekto Internacia Turisma Insulo en Hainan estis elmetita de ĉina Ŝtata Konsilantaro en 2009, kaj celas konstrui plej bonan turisman cellokon en Hainan ĝis 2020. La projekto alportis grandan disvolvan ŝancon al Sanya. Ankaŭ lokaj hujoj aktive partoprenis en turisma ekspluatado por altigi sian vivnivelon. Vicestro de Fenikso-urbeto Pu Xueshan diris, "En 2012 la impostenspezo de Fenikso-urbeto atingis 1,28 miliardojn da juanoj, kaj la averaĝa jarenspezo de lokanoj atingis 7 600 juanojn, pli alte ol tiu de urbanoj en Sanya. La averaĝa jarenspezo de vilaĝoj Huihui kaj Huixin eĉ atingis 30 mil juanojn." Post riĉiĝo multaj lokaj islamanoj planas realigi la pilgriman sonĝon. Nun jam pli ol 800 islamanoj el 2 lokaj huj-vilaĝoj sin anoncis al pilgrimado en Mekao. En 2011 45 homoj realigis la sonĝon, kaj 46 en 2012. Ha Shaolin, estro de Islama Asocio de Sanya, diris intervjuate, "Nun homoj havas kondiĉon por pilgrimado, tamen antaŭ 10 jaroj tio estis nerealigebla pro manko de mono.

Post komenciĝo de konstruado de Internacia Turisma Insulo en Hainan multe disvolviĝis la loka ekonomio kaj riĉiĝis la lokanoj. Ili havas tempon kaj ekonomian forton partopreni en la pilgrimado." Nun en Fenikso-urbeto de Sanya harmonie loĝas Lioj, Mjaŭoj, Hujoj kaj Hanoj. La nombro de Lioj kalkuliĝas al preskaŭ 30 mil, Hanoj 10 mil, Mjaŭoj mil kaj Hujoj pli ol 9 mil. Laŭ historia atestaĵo Hujoj loĝis ĉi tie jam pli ol 1 000 jarojn. La islamanoj en Sanya havas saman religian kulturon kun la islamanoj en la interno de Ĉinio. Tamen la islamanoj en Sanya ĉefe originis en Vjetnamio, tial ili havas tute malsaman lingvon kun la islamanoj en la interno de Ĉinio. Lokaj islamanoj parolas huihui-lingvon similan al la lingvo en iu regiono de Vjetnamio.

Ha Shaolin, estro de Islama Asocio de Sanya, opiniis, ke la lokaj islamaj virinoj tre lertas en negocado. Utiligante lokajn turismajn resursojn lokaj islamaj virinoj aktive faris komercadon. Tiamaniere ili multigis la enspezon kaj altigis sian pozicion en la familio kaj la socio. Tio prezentas la inkluzivecon de islamanoj en Sanya. Li diris, "Kompare kun Hujoj en aliaj lokoj inkluziveco estas plej eminenta karakterizo de Hujoj en Sanya. Ni jam loĝis ĉi tie pli ol 1 000 jarojn. Se mankus al ni inkluziveco, ni ne povus harmonie kunekzisti kun aliaj naciecoj, nek bone disvolviĝi." En Hainan estas plenblua maro kaj ĉarma plaĝo. Tiuj ĉiuj estas komunaj resursoj kaj posedaĵoj de lokanoj el diversaj naciecoj. En la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉinaj altrangaj gvidantoj unuafoje elmetis la strategiojn pri konstruado de "bela Ĉinio" kaj "forta oceana lando".

La strategioj inkludas konstruadon de ekonomia civilizacio, altigon de ekspluata kapablo de oceanaj resursoj kaj protektadon de oceana ekologia medio. Lin Anbin, eksa vicprezidanto de la Komitato de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Hainan, diris, "La strategio konstruado de 'bela Ĉinio' intime rilatas al Hainan-provinco, kiu havas riĉajn oceanajn resursojn. Nia lando pli fortigos investadon en Hainan, tio pluapaŝe akcelos disvolviĝon de loka ekonomio kaj altiĝon de vivnivelo de lokanoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin