Fokusoj de la Semajno (Sep 18)

(GMT+08:00) 2015-11-27 15:23:03     Redaktoro:Selena
Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Saud-arabia oficiala novaĵ-agentejo marde raportis, ke saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud publikigis ordonon doni helpojn al familioj de la mortintoj kaj vunditoj pro la disfalo de gruo en la grandioza moskeo de Mekko, inkluzive de mona kompenso kaj helpo por plenumo de haĝo. Laŭ la ordono de la reĝo, Saud-Arabio donos milionon da rialoj al familio de ĉiu mortinto, saman sumon al ĉiu dumvive kripligita vundito kaj 500 mil rialojn al ĉiu el aliaj vunditoj. La ordono klare indikis, ke la kompenso ne signifas senigi familiojn de la mortintoj kaj la vunditojn je aliaj justaj rajtoj kaj interesoj.

La 11an de septembro disfalis gruo laboranta pri pligrandiga konstruo ĉe la grandioza moskeo de Mekko. 110 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 300 aliaj vunditaj. La pligrandigo celas akomodiĝi al la ĉiam kreskanta nombro de pilgrimantoj el la tuta mondo, precipe dum haĝ-sezono. La akcidento okazis, kiam la lando komencis akcepti pilgrimantojn el la tuta mondo por la haĝ-sezono, kiu komenciĝos baldaŭ.

Eŭropa Unio lunde anoncis, ke ĝi pluvalidigis la sankciojn por ses monatoj pri la ukraina krizo. Konsilio de Eŭropa Unio diris en deklaro, ke la taksado de la situacio ne permesas ŝanĝi la reĝimon de sankcioj nek la liston de personoj kaj entoj sub limigaj rimedoj. Unu forpasinta persono estis forigita el la listo.

La konsilio diris, ke la frostigo de aktivoj kaj malpermeso de vojaĝo kontraŭ 149 personoj kaj 37 entoj estis pluvalidigitaj ĝis la 15a de marto 2016.

La celataj personoj estas iuj rusaj oficialuloj kaj membroj de la Ŝtata Dumao, homoj laborantaj en Krimeo kaj iuj regionoj de orienta Ukrainio, dum la entoj estas implikitaj iuj rusaj kompanioj kaj iuj entoj en Krimeo kaj orienta Ukrainio.

Unuaj rifuĝintoj merkrede eniris Kroation tra Serbio. Granda nombro da rifuĝintoj restantaj ĉe la landlimo inter Hungario kaj Serbio petis Hungarion malfermi la trapasejon.

Kroata ministro pri internaj aferoj Ranko Ostojic konfirmis, ke ĝis merkrede posttagmeze pli ol 350 rifuĝintoj plejparte el Sirio, Irako kaj Afganio eniris Kroation. Li diris, ke tiutage aperis la unua alta tajdo de rifuĝintoj, kaj la nombro kalkuliĝis eble al ĉirkaŭ 1 500. Tiutage ĉe la norda landlima regiono de Serbio kolektiĝis milo da rifuĝintoj el Afriko. Hungario fermis du landlimajn trapasejojn marde frumatene, tamen multaj rifuĝintoj ne volis iri el la regiono.

Hungara ĉefministro Viktor Orban diris dum intervjuo kun aŭstraj ĵurnaloj, ke Hungario konstruos muron ĉe iuj sekcioj de la landlimo kun Kroatio por rezisti kontraŭ la malkvietaj ondoj de la rifuĝintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin