Ĉefo de UN urĝas Sirion realigi kompletan batalhalton

(GMT+08:00) 2015-12-09 19:24:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de UN, marde diris, ke ĝenerala sekretario Ban Ki-moon bonvenigas la proponon pri okazigo de nova intertraktado pri la siria krizo en Nov-Jorko kaj substrekas fruan realigon de kompleta batalhalto en Sirio.

Haq diris en regula gazetara konferenco, ke tiutage en Parizo Ban renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj esprimis bonvenon al lia propono pri okazigo de la 3a intertraktado pri la siria krizo. Ban diris, ke se okazos la kunveno, li kaj lia speciala sendito al Sirio De Mistura ĉeestos ĝin laŭ plano. Haq diris, ke Ban akcentis, ke Sirio devas realigi kompletan batalhaltotn, kaj li esperas, ke la nova intertraktadio metos firman fundamenton por komenci batalhalton kaj politikan procezon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin