Programo (Julio 13)La Sekureca Konsilio de UN marde publikigis deklaron de prezidanto, vokante al la internacia komunumo subteni Libion kaj la afrikan regionon Sahel en la batalo kontraŭ terorismo.
La deklaro diris, ke Libio ankoraŭ estas la haveno de teroristaj grupoj, armiloj kaj municioj ne povas esti sub bona gardado en multaj lokoj de tiu lando. La disvastiĝo de armiloj damaĝis la stabilecon de Libio kaj la regiono Sahel, kaj pri tio la Sekureca Konsilio de UN estas tre maltrankvila. La Sekureca Konsilio vokis al la internacia komunumo liveri al Libio kaj landoj de la regiono Sahel necesajn subtenojn de sekureco kaj kapablokonstruo por bati teroristajn grupojn kaj individuojn ligitajn kun Al-Qaida.
La deklaro diris, ke la aktiveco de la ekstremisma grupo Boko Haram en la regiono Sahel kaŭzis serioziĝantan humanitaran krizon, kaj pro tio pli ol 2,5 milionoj da homoj fariĝis senhejmaj. La Sekureca Konsilio vokis al la internacia komunumo liveri monon al la humanitara programo de la regiono Sahel.
