Ĉinio respondis pri nordkorea posedo de hidrogena bombo

(GMT+08:00) 2015-12-11 12:26:12     Redaktoro:Selena
 Estas raporto, ke nordkorea gvidanto Kim Jong-un deklaris, ke la lando posedas hidrogenan bombon kaj pretas uzi la armilon por defendi nacian suverenecon. Pri tio proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying ĵaŭde diris en regula gazetara konferenco, ke la starpunkto de Ĉinio estas tre klara kaj firma. Ŝi diris, ke Ĉinio ĉiam restas firma pri sia starpunkto sennukleigi la Korean Duoninsulon kaj persistas ĉe la opinio konservi pacon de la duoninsulo kaj solvi la problemon per dialogo. Ŝi asertis, ke la nuna situacio de la duoninsulo estas tre komplika kaj sentema, kaj Ĉinio esperas, ke koncernaj partioj faros ion utilan al mildigo de la situacio kaj klopodos por konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj rekomenci la sespartian interparolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin