Ĉinio oponas intervenon de UN en homrajtajn aferojn de Nord-Koreio

(GMT+08:00) 2015-12-11 14:15:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina konstanta vicreprezentanto al UN Wang Min ĵaŭde eksplikis la starpunkton de Ĉinio pri ekzamenado de nord-korea homrajta situacio fare de la Sekureca Konsilio de UN.

Wang diris en publika kunveno de la Sekureca Konsilio, ke Ĉinio ĉiam oponas la intervenon de la Sekureca Konsilio en homrajtajn aferojn de iu ajn lando. La Ĉarto de UN difinis funkciojn kaj labordividojn de ĉefaj organoj de UN, kaj la Sekureca Konsilio devas sin dediĉi al pritrakto de minacoj alfrontataj de internacia paco kaj sekureco. Ĝi ne estas ejo por pritrakto de homrajtaj demandoj. La situacio de homaj rajtoj en Nord-Koreio ne konsistigas minacon al internacia paco kaj sekureco. Ĉinio oponas la ekzamenadon de nord-korea homrajta situacio fare de la Sekureca Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin