Fokusoj de la Semajno (Dec.18)

(GMT+08:00) 2015-12-18 10:32:35     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Nova klimata interkonsento estis adoptita sabate nokte en la pariza konferenco pri klimata ŝanĝiĝo. Ĝi montris direkton por la tutmonda agado post 2020.

Ĉirkaŭ 200 partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo unuanime aprobis la Parizan Interkonsenton, kiu konsistas el 29 artikoloj kaj inkluzivas enhavojn de celoj, moderigo, adaptiĝo, perdo kaj damaĝo, fonduso, tekniko, kapablokonstruo, travidebleco kaj kontrolo.

Laŭ la interkonsento, ĉiuj partioj partoprenos en la tutmonda reago al klimata ŝanĝiĝo en la maniero de memvola kontribuo. Evoluintaj landoj ludos plu gvidan rolon en redukto de emisiado kaj plifortigos financan, teknikan kaj kapablokonstruan subtenojn al evoluantaj landoj por helpi ilin moderigi la influon kaj adaptiĝi al klimata ŝanĝiĝo. Ekde 2023 en ĉiu kvina jaro okazos kontrolo de la tutmonda agado.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio dimanĉe okazigis ceremonion por konservi memorojn de la viktimoj de la Nankina Masakro en la orienta urbo Nankino.

Li Jianguo, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, faris paroladon en la ceremonio ĉe la Memoriga Halo por la Viktimoj de la Nankina Masakro. Li diris, "Kiam ni rememoras tiun tagon, unu el la plej mallumaj kaj plej doloraj scenoj en nia historio reaperas antaŭ niaj okuloj." Li substrekis, ke la masakro ĉiam estos memorita en Ĉinio.

Japanaj trupoj kaptis Nankinon, tiaman ĉefurbon de Ĉinio, en la 13a de decembro 1937 kaj komencis kampanjon de buĉado, kiu daŭris pli ol unu monaton. Pli ol 300 mil senarmilaj ĉinaj soldatoj kaj civiluloj estis mortigitaj kaj pli ol 20 mil virinoj estis seksperfortitaj.

En februaro de 2014 la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso difinis la 13an de decembro kiel Nacian Memorigan Tagon por la Viktimoj de la Nankina Masakro.

Ĉinio ĵaŭde sendis en la spacon sian unuan kosman teleskopon por serĉi fidindajn signalojn de malhela materio, nevidebla materialo, kiu konsistigas plejparton de la universa maso laŭ sciencistoj.

La Satelito por Esploro de Malhela Materi-Partiklo, nomata Wukong post la Simio-Reĝo kun akraj okuloj en la ĉina klasika romano Pilgramo al la Okcidento, estis ĵetita ĵaŭde matene per portoraketo Changzheng-2D el la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la nordokcidenta ĉina provinco Gansu.

Ĝi jam eniris la sunsinkronan orbiton altan je 500 kilometroj por observi la direkton, energion kaj elektran ŝargon de altenergiaj partikloj en la spaco.

De tie, scienculoj atendas, ke la 1,9-tuna skribotablo-granda satelito povos helpi forigi la "nevideblan mantelon" sur la malhela materio kaj lumigi hipotezan mason.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin