Tri homoj mortigitaj, 39 savitaj post sinko de ŝipo en Indonezio

(GMT+08:00) 2015-12-20 16:42:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Lokaj aŭtoritatoj dimanĉe diris, ke almenaŭ 39 homoj estis savitaj kaj tri kadavroj trovitaj sabate, post kiam pasaĝerŝipo portanta 118 homojn renversiĝis en la maro proksima al Sulaŭesio, Indonezio.

Roki Asikin, estro de loka oficejo pri serĉado kaj savado, diris en Sud-Sulaŭesio, ke laŭ savitaj pasaĝeroj, la ŝipo sinkis, post kiam ĝi estis trafita de ŝtormo. Li diris, ke la kapo de la ŝipo sinkis unue, post kiam la ŝipo komencis enlasi akvon proksime al la Golfo de Osto sabate posttagmeze. "Krome, la ŝipo ankaŭ suferis de motorpaneo," li telefone diris al la novaĵ-agentejo Xinhua el Makasar, la provinca ĉefurbo de Sud-Sulaŭesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin