Dekdu-knabina Bando

(GMT+08:00) 2015-12-28 18:26:56     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al la programero Ĉina Stilo. La muzikaĵo, kiun vi aŭdas, estas nomata Jasmeno. Ĝi estas ludata de Dekdu-knabina Bando, nuntempe tre populara en Ĉinio. Hodiaŭ mi prezentos al vi tiun ĉi bandon.

Dekdu-knabina Bando estis fondita en junio, 2001. Ĝi estas tre populara artista grupo, kiu kombinas ĉinajn tradiciajn muzikinstrumentojn kun formoj de moderna popmuzika prezentado. Per delikataj muzikaj ritmoj kaj pasia prezentado, ĝi penas pligrandigi la amason, kiu ĝuas la ĉinan muzikon de tradiciaj instrumentoj, kaj tiel disvolvi la popolan muzikon enlande kaj eksterlande.

Ĉiuj membroj de la bando venis el famaj artaj kolegioj kaj universitatoj, ekzemple Centra Konservatorio de Muziko, Ĉina Konservatorio, Minzu-Universitato de Ĉinio kaj Arta Akademio de la Popola Liberiga Armeo. Iliaj muzikinstrumentoj ĉefe inkluzivas tradiciajn instrumentojn kiel zheng, zimbalono, pipa-o, erhu, zhudi, xiao, hulusi, duxianqin ktp.

La kultura komunika limigita kompanio Shiji Xingdie de Pekino estas la makleristo de la bando. Sinjoro Wang Xiaojing, ĝenerala direktoro de la kompanio, estas la fondinto de la bando. Jam en 1997 li komencis pensi kiel paki la ĉinan popolan muzikon por ke ĝi gajnu pli grandan publikon kaj eniru la internacian merkaton. Post multjara serioza pensado kaj diskuto kun siaj bonaj amikoj en la artista komunumo, li elpensis novan formon por prezentado de la popola muziko. Tio estas Dekdu-knabina Bando, kiu estas eksterordinare populara enlande kaj eksterlande.

En la 10a de junio, 2001, multaj diplomitoj kaj aktualaj studentoj el diversaj artistaj kolegioj kaj universitatoj en Ĉinio svarmis en la loko, kie Dekdu-knabina Bando invitis la membriĝon. Post elektado kaj filtrado 12 belaj knabinoj estis varbitaj. En la 18a de junio oficiale fondiĝis la bando. La 5an de oktobro la unua speciala koncerto de la bando – Ĉarmo – okazis en Teatro de la 21a Jarcento en Pekino. De tiam la nove kreitaj formoj de la popolmuzika prezentado spertis ĉiajn provojn de la merkato. Pri la koncerto homoj havis malsamajn opiniojn. Iuj estis optimismaj pri la bando kaj ĝia nova prezentada formo de la popola muziko, dum aliaj dubis pri ekfuroro de la ĉina popola muziko. Sed ĝuste en tiu tempo la bando montris sin sur diversaj scenejoj de Ĉinio, diligente prezentante al la spektantoj siajn muzikon kaj ludon. Dume, Wang Xiaojing, en akordo kun sia celo difinita en la komenco, aktive kontaktiĝis kun fremdlandaj samprofesiuloj kaj faris sian plejeblon por konduki Dekdu-knabinan Bandon al la internacia merkato. Kun maturiĝo de la muzika enhavo kaj la prezentado, la bando sukcese okazigis la duan specialan koncerton - Miraklo - en Teatro de Pekina Ekspozicia Halo en la 1a de januaro, 2003. La perfekta kombino de la ĉina popola instrumentmuziko kun la prezenta formo de moderna popmuziko gajnis la aprobon de enlandaj kaj eksterlandaj ekspertoj kaj amatoroj. La bando, per sia afekcia muziko kaj inspira prezentado, kaj sia kreiva kombinado de la popolaj muzikaj instrumentoj, malfermis la pordon de la internacia merkato.

En februaro 2003 la pekina kompanio Shiji Xingdie subskribis kontrakton kun la japana kompanio Pladia. La du partioj komencis la kunlaboron por malfermi la japanan merkaton por la bando. En la 24a de julio 2003 la bando publikigis la unuan muzikan albumon en Japanio, kaj danke al la grandskala propagando ĝi enviciĝis inter plej vendataj: en la unua tago vendiĝis 10 000 ekzempleroj, kaj post du monatoj la vendkvanto atingis milionon. En la 3a de marto 2004 la bando publikigis la duan albumon en Japanio, kaj ĝia vendo kreis novan rekordon.

La du kompanioj kunlaboras por malfermi la nord-amerikan merkaton por la bando. Ili atendas, ke Dekdu-knabina Bando, en la nomo de la ĉina muziko kaj la orienta muziko , sukcese iros en la nord-amerikan merkaton. "Ni celas Grammy-Premion". Tio estas promeso, per kiu senĉese sin urĝas Wang Xiaojing, ĝenerala direktoro de la kompanio Shiji Xingdie.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin