La iniciato "unu vojo kaj unu zono" ne estas la ilo de geopolitiko

(GMT+08:00) 2015-12-29 19:35:54     Redaktoro:Xiong Linping

Lastatempe la usona ĵurnalo New York Times publikigis artikolon, dirante, ke la ĉina strategio "unu vojo kaj unu zono" provokas geopolitikan streĉiĝon, ĉar iuj ŝtatoj timas, ke ili iĝos tro dependaj de Ĉinio.

Al tio en la regula gazetara konferenco de la 28a de decembro Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis: "La strategio 'unu vojo kaj unu zono' estas aperta, inkluziveca iniciato por regiona kunlaboro, do ĝi ne estas la ilo de geopolitiko. Ĉinio ne havas intencon de geopolitika strategio, ĉasi tielnomatan potencan sferon, nek faros tion, kion alia ne povus akcepti. Ĉinio plu insistos pri la principo: kune konsiliĝi, kune konstrui, kaj kune ĝui, kaj daŭre marŝos antaŭen kun tiuj landoj situantaj ĉe la vojo kaj zono, por atingi kungajnon kaj kunprofiton."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin