Okazis la 13a Forumo pri Internaciaj Kulturaj Industrioj, Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-01-11 17:29:31     Redaktoro:Ĝoja

La 9an de januaro en la Pekina Universitato okazis la 13a Forumo pri Internaciaj Kulturaj Industrioj, Ĉinio, kiu temas pri "Ĉina Spirito kaj Kultura Kreivo". La forumo inkludas ĉefan forumon, titolitan "Ĉina Spirito kaj Kultura Kreivo", Kreivan Administran Pintkunvenon, nomatan "Nova Normo kaj Nova Spaco: Industria Restrukturiĝo kaj Entreprena Kreivo", internacian simpozion, titolitan "Saĝa Farado en Ĉinio", kaj 4 specialajn konferencojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke por efektivigi ĉinan revon, oni devas plivastigi ĉinan spiriton, kies kerno estas patriotismo. Kultura kreivo estas necesa dum socia praktiko kaj evoluo, kaj estas la interna movforto de kultura disvolvo. Kultura kreivo povas prosperigi la nacian kulturon. Tial nur per praktika kreivo la tradicia kulturo povas esti revigla kaj refreŝa, kaj la nacia kulturo povas esti vivoplena kaj pli kaj pli riĉa. Kreivo estas la grava garantio por viveco kaj koheremivo de nacio.

Sub la temo "Ĉina Spirito kaj Kultura Kreivo", la 13a Forumo pri Internaciaj Kulturaj Industrioj diskutis pri tio, kiel en la nuna nova situacio de ĉina ekonomio kulturaj industrioj fariĝos subtenilaj industrioj, diskutis pri la vojo kaj la strategio de kultura kreivo kaj pri plivastigo de ĉina spirito en la epoko, kies spirito estas reformado kaj kreivo.

Ĉeestis pli ol cent fakuloj, entreprenistoj kaj registaraj oficistoj el la ĉina ĉeftero, ĉina Tajvano, Sud-Koreio kaj aliaj landoj.

La forumon lanĉis Pekina Universitato en la jaro 2003. Ĝi estas senprofita forumo kaj sin dediĉas al establo de la dialoga platformo inter registaroj, entreprenoj kaj erudiciuloj por diskuto pri demandoj de ekonomio, kulutro kaj socio.

La 13a Forumo pri Internaciaj Kulturaj Industrioj, Ĉinio.

Xiang Yong, vicdirektoro de Instituto pri Kultura Industrio kadre de Pekina Universitato, prezidas la 13an Forumon pri Internaciaj Kulturaj Industrioj, Ĉinio.

Chen Shaofeng, vicdirektoro de Instituto pri Kultura Industrio kadre de Pekina Universitato, prelegas pri "Modelo de kulturaj entreprenoj: Enhavo estas plej grava" .

Chen Gang, vicdirektoro de Instituto pri Ĵurnalismo kaj Komunikado ene de Pekina Universitato, prelegas pri "Donitaĵa servo kaj kultura industrio" .

Hua Jian, estro de esplora centro pri kultura industrio sub Ŝanhaja Akademio de Scienco kaj Tekniko, prelegas pri "Ĉina Spirito kaj Kultura Industrio—Marŝu al potenco de kultura kreivo" .

Yin Hong, konstanta vicdirektoro de Instituto pri Ĵurnalismo kaj Komunikado sub Tsinghua Universitato, prelegas pri "Interreto plus Rekonstruo de kulturaj industrioj" .

Lee Yongkoo,(Sud-Koreio), direktoro de sudkorea Asocio pri Tutgloba Kultura Industrio kaj profesoro de Sudkorea Universitato de Fremdlandaj Lingvoj, prelegas pri "Ĉina Filmo en Sud-Koreio, 2015" .

Liu Zheng, vicsekretario de Ĉina Akademio de Arto, prelegas pri "Ĉina kultura spirito kaj kreivo de ceramika arto" .

Fu Jin, estro de komitato sub Nacia Akademio de Ĉina Teatra Arto pri scienco, prelegas pri "Plivastigi ĉinan spiriton en heredado de teatra arto".

 

Lin Yi, profesoro de Pekina Universitato, prelegas pri "scienco de pintdezajno de 'marŝo eksteren' de ĉina kulturo" .

Ding Fang, plenuma direktoro de Instituto de Renmin-Universitato pri Arto, prelegas pri "Analizo de rolo de ĉina spirito en gravaj internaciaj komercaj eventoj" .

Kreiva Administra Pintkunveno, nomata "Nova Normo kaj Nova Spaco: Industria Restrukturiĝo kaj Entreprena Kreivo".

Internacia simpozio, titolita "Saĝa Farado en Ĉinio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin