LA "AKSA PERIODO" DE KARL JASPERS KAJ LA ESPERANTA KULTURO DE DIALOGO (1)

(GMT+08:00) 2016-01-14 16:29:33     Redaktoro:Li Lu

 

Alessandra Madella

En sia alparolado dum la malferma ceremonio de la 100a UK de Lillo, la prezidanto de la Universala Esperanto Asocio Sro Mark Fettes parolis pri la Esperanta "kulturo de dialogo" kiel pli profunda kaj plena je persona investo ol tio kion la hodiaŭa mondo kutime indikas per tiu nomo. Por uzi lian metaforon, nunaj homoj ofte renkontiĝas nur surface kaj provizore, kiel por mortigi momentojn da enuo atendante forveturon en flughaveno aŭ nur por kontingencaj praktikaj interŝanĝoj. Sed sur la Esperanta ŝipo la interkultura dialogo estas ĉiutaga sperto kaj daŭra spirita sinteno, kiu ĉiam profunde renovigas la vivon sur la ŝipo mem per senĉesa krea energio. Parolante pri sia propra sperto, S-ro Fettes montris kiel tiu "kulturo de dialogo" estas por li ne-separebla de la fenestro al la mondo, kiun Esperanto malfermis por li. Dank'al ĝi li povis pli bone kompreni kiel la nuna lingva reĝimo konstituas minacon por lingva kaj kultura diverseco ĉie ajn. La preskaŭ centjara agado de la plej bonaj Esperantaj oratoroj antaŭ internaciaj organizoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj celas do prezenti la internacian lingvon ne nur por si mem, sed ankaŭ por fortigi tiun "kulturon de dialogo" protektantan diversecon kontraŭ ununura platigo.

Povas certe esti interese kompari la Esperantan "kulturon de dialogo" en la paroloj de S-ro Fettes kun la komunik-baza filozofio de la germana ekzistista filozofo Karl Jaspers. Kiel Mark Fettes, fakte, ankaŭ Karl Jaspers substrekas la gravecon de aŭtentika dialogo, malsama de la surfaca komunikado kiu dependas nur de la teknologia tut-planediĝo de la mondo. Fakte vero aŭ racieco ne ekzistas por Jaspers ekster tiu sincera kaj daŭra komunikada strebo, en kiu oni riskas sin mem por aŭskulti senantaŭjuĝe kion la alia diras. Per tiu dialogo mem oni profundigas siajn proprajn ideojn kaj sian malsaman, sed mensmalferman identecon. La fido je komunikado por Jaspers estis tiel granda ke post la dua mondmilito li ne antaŭenigis sian filozofian serĉadon en la proverba ebura turo, sed li alfrontis gravajn temojn kiel la atombombon kaj la estonton de la homaro pere de ĵurnalaj artikoloj, radiaj elsendoj kaj libroj verkitaj ne por specialistoj, sed por la ĝenerala publiko. Same Mark Fettes substrekis la gravan rolon de la Esperantaj oratoroj kaj bone montris per sia elokvenca prezentado kiel gravas bone prezenti la pacemajn kaj egalrajtemajn instancojn de Esperanto ne nur en teknike lingvistikaj aŭ specialismaj formoj, sed parolante al veraj bezonoj kaj kondiĉoj de nuntempaj homoj kaj fidante je ilia juĝo.

Plej grave, ambaŭ Jaspers kaj Fettes vidas tiun sinceran kaj daŭran konversaciadan strebon kiel precipe komunikado inter kulturoj. Ili do pripensas la rolon de la internaciaj politikaj organizoj kiel devanta faciligi tiun dialogon men, kaj kiel dependanta en sia formo kaj konkreta agado de ĝi. En tiu senco, ambaŭ povas prave aspiri al nomo de "mondcivitanoj." Pli profunde, en la baza projekto de Esperanto mem jam troviĝas kernforme tiuj eĥoj de pacema mondcivitaneco kiujn Jaspers trovis en sia legado de eseoj kiel IDEO POR UNIVERSALA HISTORIO KUN KOSMOPOLITA CELO (Idee zu einer allgemeinen Geschichte in weltbürgerlicher Absicht, 1784) kaj POR ĈIAMDAŬRA PACO (Zum ewigen Frieden, 1795), verkitaj de lia filozofa inspirmodelo Immanuel Kant. Zamenhof povis kapti ilin dank'al sia tre edukata nacimalplimulta kondiĉo en tero de ofte ŝanĝantaj landlimoj kaj ĉiam eblaj pogromoj kiel carisma Pollando-Litovio. Jaspers testis ilian tutan gravon dum la naciisma kolapso de la Germana spirito kaj frunte al la moderne atoma ebleco detrui la homaron. Certe ili ambaŭ samopinius ke en nia tempo de faktaj militoj kaj amasmigradoj, en kiuj eĉ la internaciaj organizoj ofte ŝajnas senpovaj, la neceso de tiu "kulturo de dialogo" por pli profunde kompreni nian nuntempon kaj konstrui fonon de aŭskultpova kunvivo estas nur pli forta.

Ni povas do iom pli bone rigardi kiel Karl Jaspers priskribis sian ideon de mond-skala libera kaj senlima komunikado en sia libro LA ORIGINO KAJ CELO DE HISTORIO (Vom Ursprung und Ziel der Geschichte, 1949), publikata en la periodo de la stariĝo de la Unuiĝintaj Naĉioj kaj Unesko. En ĝi la germana filozofo fakte bazigas la eblecon de pli profunda dialogo inter malsamaj kulturoj sur la historie pruvebla ekzisto de iu monda "aksa periodo" de spirita disvolviĝo. Ne surprizige kaj interese por la aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia, la rolo de la ĉina kulturo estas en ĝi tre grava.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin