LA "AKSA PERIODO" DE KARL JASPERS KAJ LA ESPERANTA KULTURO DE DIALOGO (3)

(GMT+08:00) 2016-01-26 10:33:07     Redaktoro:Li Lu

Alessandra Madella

La Esperanta ŝipo kaj la monduma kulturo de dialogo

Se oni volas iom kritiki la skemon de Jaspers, oni povus verŝajne rimarki, ke lia aksa periodo emfazas preskaŭ nur la kontribuon de filozofoj al alta kulturo, sekvante en tio la tradicion de la germana idealismo. Male, la nuntempa evoluo de la historiaj sciencoj dialogas kun antropologio kaj aliaj disciplinoj en sia atento al la ĉiutaga vivo de la komunaj homoj. El tiu vidpunkto precipe la konkretaj kontaktoj trans landlimoj kaj la krea adaptado de malsamaj kaj eĉ konfliktaj kulturoj iĝas interesaj. Laŭ la skemo de Jaspers, ekzemple, la origina meksika kulturo historie malaperis post la hispana invado kaj de tiam Meksikio tute eniris en la orbiton de Eŭropo, same kiel Usono. Tamen, se oni eniras Usonon nuntempe, oni vidas kolorajn kaj viglajn vivoformojn alportitajn de la meksikaj enmigrintoj, en kiuj klare rekoneblas la spuroj de atzeka fiero, miksitaj al postaj alidevenaj signoj. Pli ol la alta instruo de la Upaniŝadoj, tiu nova vido de historio emfazas la "kulturon de intertraktado kaj kompromisado" (angle, "culture of accomodation and compromise") per kiu la hinda novelisto Amitav Ghosh priskribis la multflankajn komercajn trafikojn en la mezepoka Hinda Oceano en sia libro EN ANTIKVA LANDO (In an Antique Land, 1992). En la sud-hinda porto de Mangaloro, fakte, araboj kaj judoj el Egiptio kaj malaltkastaj lokanoj tute pace kunvivis, kunlaboris kaj eĉ geedziĝis, miksante siajn sanktulojn kaj lingvojn. Abundaj restaĵoj de ĉinaj ceramikaĵoj pruvas ke ankaŭ ĉinoj vigle partoprenis en tiu krisola kreado.

La Esperanta ŝipo de Mark Fettes ŝajnas disvolvi la metaforon origine elpensitan de Probal Dasgupta, la hinda eks-prezidanto de UEA, en simile monduma direkto. Fakte, sur tiu ŝipo certe gravas beletro kaj filozofio por montri kiel Esperanto povas vivigi ilin. Sed eĉ pli gravas la senĉese spontanea kreado de novaj kulturaj formoj, kio okazas el amikplena internacia interago. Ĉiu Esperantisto partoprenas kun siaj propraj kutimoj, interesoj kaj celoj, sed ankaŭ kun la mensformo aŭskulti kaj protekti la kulturon de la aliaj, samtempe profundigante sian propran.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin