Diversaj lokoj de Ĉinio antaŭenpuŝas efektivigon de du-infana politiko

(GMT+08:00) 2016-01-29 12:43:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Nun diversaj lokoj de Ĉinio estas en la pintperiodo de la revizio de la regularo pri familia planado, kaj la du-infana politiko fariĝis la fokuso de lokaj du politikaj sesioj. Ĝis la 28a de januaro 11 provincoj, inkluzive de Guangdong, Hubei, Zhejiang kaj Anhui, jam finis la revizion de la regularo kaj eksplicis konkretan efektivigon de la du-infana politiko, t.e. ĉiu paro da geedzoj rajtas havi du infanojn.

La Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado prognozis, ke post validiĝo de la du-infana politiko, al la tuta lando ĉiujare aldoniĝos ĉirkaŭ tri milionoj da homoj dum la periodo de la 13a Kvin-jara Plano.

La ĉina politiko de familia planado estis enkondukita unue en la fino de la 1970-aj jaroj por bridi tre rapidan kreskon de la loĝantaro per la limigo, ke plejparto da urbaj geedzoj havu unu infanon, kaj plejparto da kamparaj geedzoj havu du infanojn, se la unua infano naskita estis knabino. La politiko poste malstreĉiĝis, ke ĉiuj gepatroj povus havi duan infanon, se ili ambaŭ estas solinfanoj.

La unu-infana politiko estis plue moderigita en novembro de 2013 post la Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato, ke geedzoj estas permesitaj havi du infanojn, se unu el ili estas solinfano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin