La Imperiestra Palaco

(GMT+08:00) 2016-02-01 17:27:48     Redaktoro:Pluveta

Taksado de la Monda Heredaĵa Komitato:

La Malpermesita Urbo estis la centro de la plej alta aŭtoritato dum pli ol 500 jaroj en Ĉinio. Kun ĝardenaj pejzaĝoj kaj enorma arkitektura komplekso konsistanta el 9 000 ĉambroj kaj haloj enhavantaj meblojn kaj artaĵojn, ĝi fariĝis la historia gvidosigno atestanta netakseblan ĉinan civilizacion dum la dinastioj Ming kaj Qing.

Enkonduko:

La Imperiestra Palaco, konata ankaŭ kiel la Malpermesita Urbo, situas en la koro de Pekino. Ĝi servis kiel la restadejo por 24 imperiestroj dum la dinastioj Ming kaj Qing inter 1368 p.K. kaj 1911 p.K., kaj nun ĝi estas uzata kiel la Palaca Muzeo. La monolita konstruaĵo de la Imperiestra Palaco estas splenda, grandioza kaj majesta. Ĝi estas aklamata kiel unu el la mondaj kvin grandaj palacoj, kiuj estas la Imperiestra Palaco en Pekino, la Versajla Palaco en Francio, Buckingham-palaco en Anglio, la Blanka Domo en Usono kaj Kremlo en Rusio, kaj enlistigita de Unesko en la Mondan Heredaĵan Liston.

La grandioza arkitektura ensemblo de la Imperiestra Palaco estas la plej granda kaj la plej kompleta imperiestra konstruaĵo ekzistanta en Ĉinio. Ĝi okupas areon de pli ol 720 mil kvadrataj metroj kaj havas pli ol 9 999 ĉambrojn kaj halojn. Krome, ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel "la oceano de palacoj." Ĝi aspektas impona kaj grandioza kaj povas esti nomata nekomparebla majstroverko juĝate laŭ la aranĝo, arkitekturaj trajtoj kaj aliaj aspektoj.

Centra akso ne nur kuras tra ĝiaj ĉefaj konstruaĵoj, sed ankaŭ kuŝas sur la centra akso de Pekino, kun tri ĉefaj haloj, tri ĉambroj kaj la imperiestra ĝardeno, ĉiuj lokitaj sur la akso. Aliaj palacoj estas simetrie dissemitaj sur ambaŭ flankoj de la haloj kaj ĉambroj sur la centra akso, kaj ĉiuj estas grandiozaj kaj splendaj. La palaco konsistas el eksteraj palacoj kaj internaj ĉambroj. La eksteraj palacoj estas centritaj ĉirkaŭ tri grandaj haloj – la Halo de Superega Harmonio, la Halo de Centra Harmonio kaj la Halo de Harmoni-Konservo, kaj flankitaj de la Halo de Literatura Gloro kaj la Halo de Militista Spirito ambaŭflanke, dum la internaj ĉambroj estas centritaj ĉirkaŭ la Palaco de Ĉiela Pureco, la Palaco de Unuiĝo kaj Paco kaj la Palaco de Tergloba Trankvileco kaj flankitaj de ses palacoj respektive ĉe la oriento kaj la okcidento. La tuta dezajno estas racia kaj bonorda. La kvar anguloj de la Imperiestra Palaco havas turetojn, kiuj aspektas belaj kaj delikataj. La muro, kiu ĉirkaŭas la Imperiestran Palacon, estas dek metrojn alta kaj 3 400 metrojn longa, kaj ekster la muro kuŝas fosaĵo 52 metrojn larĝa.

La plej allogaj konstruaĵoj en la Imperiestra Palaco estas la Halo de Superega Harmonio, la Halo de Centra Harmonio kaj la Halo de Harmoni-Konservo. Ili estis konstruitaj sur ok-metro-altaj piedestaloj faritaj el blanka marmoro, kaj rigardate de malproksime ili estas tiel belaj kiel priskribitaj en mitoj. La unua halo, la Halo de Superega Harmonio, estas la plej grandioza konstruaĵo. Ĝi estas konata kiel "Jinluan-palaco" (tronĉambro), kaj estis la loko, kie la imperiestroj okazigis diversajn ceremoniojn kaj ritojn. La Halo de Superega Harmonio altas 28 metrojn kaj etendiĝas 63 metrojn de oriento okcidenten kaj 35 metrojn de nordo suden. Ĝi havas 92 kolonojn, ĉiu kun diametro de unu metro. Inter ili ses estas drak-kolonoj pentritaj per ora lako kaj ĉirkaŭas la tronon. La trono staras sur du-metro-alta platformo, kun okulfrapaj skulptaĵoj de gruoj, fornoj kaj ding-oj (speco de antikva ujo por oferritoj) en la fronto kaj delikataj faldeblaj ekranoj en la dorso. La tuta halo estas splenda, grandioza kaj majesta. La Halo de Centra Harmonio estis la loko, kie la imperiestro ripozis antaŭ ol iri al la Halo de Superega Harmonio por prezidi grandiozan ceremonion, kaj kie ritoj estis provludataj. La Halo de Harmoni-Konservo estis la loko, kie la imperiestro okazigis bankedojn en la antaŭvespero de Novjaro por siaj parencoj, kiuj loĝis ekster la ĉefurbo.

Post la dorso de la Imperiestra Palaco estis la internaj ĉambroj, kiuj estis centritaj ĉirkaŭ la Palaco de Ĉiela Pureco, la Palaco de Unuiĝo kaj Paco, kaj la Palaco de Tergloba Trankvileco, kaj flankitaj de ses palacoj respektive ĉe la oriento kaj la okcidento. La internaj ĉambroj estis ejoj, en kiuj la imperiestro traktis ĉiutagajn aferojn kaj liaj kromedzinoj loĝis. La arkitekturo de la internaj ĉambroj estas diferenca de tiu de la fronta parto de la Imperiestra Palaco. La konstruaĵoj en la fronta parto estas sublimaj, majestaj kaj grandiozaj kaj simbolas la imperiestran superecon, dum la internaj ĉambroj estis konstruitaj por la ĉiutaga vivo, kaj ili plejparte havas siajn proprajn kortojn, ĝardenojn, kabinetojn, pavilonojn, rokaĵojn kaj ornamajn ŝtonojn. La Imperiestra Ĝardeno situas norde de la Palaco de Tergloba Trankvileco. En la Imperiestra Ĝardeno esas altaj pinoj kaj cipresoj, raraj floroj kaj arboj, montetoj kaj rokoj, kaj pavilonoj. Wanchun-pavilono kaj Qianqiu-pavilono estas la plej belaj inter la ekzistantaj antikvaj pavilonoj.

Granda kvanto da multekostaj kulturaj relikvoj estas konservataj en la Palaca Muzeo. Laŭ statistiko ili nombras milionon kaj 100 milojn da pecoj kaj okupas sesonon de ĉiuj kulturaj relikvoj en Ĉinio. Multaj el ili estas unikaj trezoroj. Muzeoj elmontrantaj artaĵojn el diversaj dinastioj, muzeoj elmontrantaj trezorojn, kaj muzeoj elmontrantaj horloĝojn estis starigitaj en iuj palacoj. Diletantoj ofte staras longan tempon antaŭ la ekspozicioj kaj ne volas foriri. En la muzeo de trezoroj sur la orienta vojo de la Imperiestra Palaco la vizitantoj povas vidi diversajn senprezajn artefaktojn, ekzemple kompleton de kiraso de la dinastio Qing, kun vivsimila desegno de 16 drakoj, kiuj ŝajnas flugantaj inter nuboj. La kiraso estis farita el 600 mil malgrandaj ŝtalpecoj, kun ĉiu peco dika je ĉirkaŭ unu milimetro, longa je kvar milimetroj kaj larĝa je 1,5 milimetroj. Ĉiu el tiuj ŝtalpecoj havas truon faritan per drilo, do ili povus esti kunligitaj. Oni diris, ke farado de la kiraso bezonis pli ol 40 mil horojn.

Valoro de Kultura Heredaĵo:

La Imperiestra Palaco estas nekomparebla majstroverko de antikva arkitekturo. Ĝi estas la plej granda kaj plej bone konservata antikva arkitektura komplekso en Ĉinio. La Imperiestra Palaco estas bazita sur nord-suda akso kaj prezentas duflankan simetrion. La akso iras tra la tuta Imperiestra Palaco. Ĝi komenciĝas ĉe la Tamburturo kaj la Sonorilturo en la nordo kaj finiĝas ĉe la pordego Yongding en la sudo. La palaco estas bone planita kaj tre splenda. Ĝi estas nekomparebla majstroverko juĝate laŭ la aranĝo, la trajtoj de la imperiestra arkitekturo kaj aliaj aspektoj. Ĝi simbolas la longajn tradiciojn de la ĉina kulturo kaj prezentas la rimarkindajn atingojn, kiujn la ĉina popolo akiris en arkitekturo antaŭ pli ol 500 jaroj.

La Imperiestra Palaco estas la trezorejo de valoraj kulturaj relikvoj. Nun, iuj muzeoj inkluzive de la tutampleksaj muzeoj de historio kaj arto, muzeoj de pentraĵoj, muzeo de bronzaĵoj, kaj muzeoj de ludiloj estis establitaj en iuj palacoj, kaj ĉiu tenas grandan nombron da antikvaj artaj trezoroj. Laŭ statistiko, estas entute miliono kaj 100 miloj da artefaktoj, kaj ili okupas sesonon de ĉiuj kulturaj relikvoj en Ĉinio. Ĝi estas la muzeo kun la plej multaj kolektoj en Ĉinio, kaj ankaŭ la mondfama muzeo de antikva kulturo kaj arto. Multaj el la kulturaj relikvoj estas unikaj senprezaj trezoroj.

La Imperiestra Palaco estas majstroverko de antikvaj ĉinaj imperiestraj palacoj. La palaca komplekso, dezajnita de imperiestro Zhu Xiang, estas la plej granda kaj plej bela antikva arkitektura ensemblo konservanta la plej grandan kvanton da kulturaj relikvoj en hodiaŭa Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ mondfama imperiestra arkitektura komplekso.

La Imperiestra Palaco akcelas la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La relikvoj estis elmontritaj kelkcent fojojn en diversaj ekspozicioj en Ĉinio, kaj kelkdek fojojn en Eŭropo, Azio, Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko, Aŭstralio kaj Afriko por diskonigi la splendan tradician kulturon kaj arton de Ĉinio, kaj akceli la kulturan interŝanĝon inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin