EU petis popolanan opinion pri statuso de merkata ekonomio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-02-11 14:29:51     Redaktoro:Mirinda

Merkrede EU decidis fari 10-semajnan surretan publikan konsultadon pri agnosko de statuso de merkata ekonomio de Ĉinio.

La Komisiono de EU diris, ke la publika konsultado rilatas al ĉiuj koncernatoj de interesoj. En la mezo de marto, la Komisiono okazigos kunvenon de intereso-koncernatoj por diskuti pri ekonomia kaj socia influo alportota de agnosko de ĉina statuso de merkata ekonomio.

Laŭ kalkulo de la Komisiono de EU, nun EU havas 52 kontraŭdumpingajn rimedojn kontraŭ Ĉinio, kio okupas 1,38% de la totala sumo de importado el Ĉinio. La kontraŭdumpingaj kazoj ĉefe rilatas al ferŝtatlo, maŝino, kemiindustrio kaj porcelanaĵo, en EU preskaŭ 250 miloj da homoj laboras en ĉirilataj fakoj.

Nun Rusio, Nov-Zelando, Singapuro, Aŭstralio kaj aliaj pli ol 80 landoj agnoskis la statuson de merkata ekonomio de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin