Kunveno pri Sirio akcelis progreson

(GMT+08:00) 2016-02-12 14:13:25     Redaktoro:Shanshan

Post kelkhora interkonsiliĝo, ĵaŭde frumatene en Munkeno, finiĝis la 4a kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Siria Internacia Helpa Grupo. En la kunveno, oni akiris fruktojn en liverado de humanitaraj helpoj al Sirio, provizora ĉesigo de malamikaj aktivadoj kaj aliaj.

En la gazetara konferenco, okazinta post la kunveno, usona ŝtata sekretario John Kerry diris, ke ĉeestantoj konsentas tuj rapidigi kaj multigi humanitarajn helpojn al Sirio. Sinsekvaj helpoj komenciĝos ĉi-semajne en la lokoj, kie plej soife bezonas helpojn kaj la helpa sfero kovros la tutan teritorion, precipe la regionojn ĉirkaŭitajn. Koncernaj flankoj de la kunveno unuanime konsentis provizore ĉesigi malamikajn aktivadojn ene de unu semajno. Provizora ĉesigo de malamikaj aktivadoj signifas ĉesigi atakojn, tamen defendaj aktivadoj ankoraŭ estas permesataj, kaj tio ne estas batalhalto. Ĉu oni haltos batalojn, tio dependas de disvolvo de estonta situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin