Svitavy - malferma kaj movoplena urbo

(GMT+08:00) 2016-02-23 16:17:17     Redaktoro:Ĝoja

La urbo Svitavy, situanta en centro de Ĉeĥio, estas ekde 2011 oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekde 2008 de Esperanto-Muzeo (muzeum.esperanto.cz).

Ke Svitavy indas je vizito ne nur pro Esperanto, vi espereble konvinkiĝos pere de jena profesie farita dekminuta filmo "Svitavy - malferma kaj movoplena urbo", kiu estis somere 2015 dublita esperantlingve.

La filmo prezentas ne nur historion kaj kulturajn vidindaĵojn de Svitavy, sed ankaŭ variajn eblecojn por pasigo de la libera tempo, kiujn la urbo ofertas.

Dankon al la urbodomo de Svitavy pro rajtigo.
Dankon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Muzeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin