Establo de Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco

(GMT+08:00) 2016-02-25 17:55:09     Redaktoro:Mirinda

Antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio, establiĝis Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco . De la 21-a ĝis la 30-a de septembro en 1949, Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco okazigis la 1-an Plenan Sesion. Sume 662 reprezentantoj ĉeestis al la sesio, inkluzive de la reprezentantoj de Komunista Partio de Ĉinio, diversaj demokratiaj partioj, diversaj popolaj grupoj, diversaj regionoj, Ĉina Popola Liberiga Armeo, nacimalplimultoj, fremdlandaj elmigrintaj ĉinoj kaj religiaj personoj, sume 46 establaĵoj kaj speciale invititaj personoj, ili havas vastan reprezentecon. La 1-a Plena Sesio de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco anstataŭe plenumis la funkcion de la Tutlanda Popola Kongreso, reprezentante la volon de la tutlanda popolo deklaris la establon de la Ĉina Popola Respubliko, aprobis la "Komunan Programon de Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ", kiu havas la kvaliton de portempa konstitucio, "Organizan Leĝon de Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco " kaj "Organizan Leĝon de la Centra Popola Registaro de Ĉina Popola Respubliko", decidis Pekinon kiel la ĉefurbon de la Ĉina Popola Respubliko, ruĝan flagon kun kvin steloj kiel la nacian flagon kaj "Marŝon de la Volontuloj" kiel nacian himnon, alprenis la kristanan eraon kiel ĉinan kronologion, elektis prezidanton, vicprezidantojn kaj membrojn de la centra popola registaro kaj membrojn de la 1-a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco .

En la unuaj 5 jaroj post la establo de la nova Ĉinio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ludis gravan rolon en unuigo de tutlandaj diversnaciecaj popolanoj, solidigo de popola demokratia regpotenco, rekomenco kaj disvolvo de la nacia ekonomio, plenumo de socia reformado kaj disvolvo de unueca fronto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin