Unua projekto en historio de Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco

(GMT+08:00) 2016-02-25 18:00:55     Redaktoro:Mirinda

Septembre de 1949 dum la unua plena sesio de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco de Ĉinio, Guo Moruo, Li Jishen kaj aliaj 44 homoj kune prezentis la unuan projekton sub la titolo "Urĝe telegrafu al UN por negi projekton de reprezentantoj de reakcia registaro de Kuomintango".

Konstanta Komitato de la prezidantaro de la konferenco opiniis, ke la centra popola registaro de Ĉina Popola Respubliko elektita de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco estas la registaro, kiu unike reprezentas la ĉinan popolon, la registaro devas publikigi deklaron por negi titolon de ĉiuj reprezentantoj senditaj de la reakcia registaro de Kuomintango al la asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Post fondiĝo de la popola registaro de Ĉinio, ekster-afera ministro Zhou Enlai sendis telegramon al Unuiĝintaj Nacioj, deklarante, ke la centra popola registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro de la ĉina popolo kaj negis, ke tiel nomata "delegacio de ĉina nacia registaro" havas rajton reprezenti la ĉinan popolon partopreni en Unuiĝintaj Nacioj. Praktiko de tiu projekto kaŭzis gravan politikan influon en- kaj ekster-lande.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin