Deveno de la nomo de Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco

(GMT+08:00) 2016-02-25 18:00:55     Redaktoro:Mirinda

Antaŭ fondiĝo de la nova Ĉinio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco de Ĉinio estis establita kune de la Komunista Partio de Ĉinio, diversaj demokratiaj partioj, demokratoj sen partia aparteno, diversaj popolaj societoj kaj personoj de diversaj rondoj, ĝi estas patriota organizo de unueca fronto de la ĉina popolo kun vasta respondeco.

La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ankaŭ nomiĝas "Nova Politika Interkonsiliĝa Konferenco", malsame ol la malnova Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigita en Chongqing norde de Ĉinio en 1946. En 1948, la Komunista Partio de Ĉinio alvokis okazigi novan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon por disvastigi kaj solidigi popolan demokratian unuecan fronton. En junio de 1949, prepara kunveno de la Nova Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazis en Beiping (nuna Pekino). Poste Zhou Enlai elmetis, ke multaj societoj havas titolon de "popolo", kiel la Politika Interkonsiliĝa Konferenco ne prenas ĝin? Tiu opinio estis akceptita. Ĉar la popolo inkludas laboristan klason, kamparanaron, urban etburĝaron, nacian burĝaron kaj aliajn patriotojn, estas evidenta la popola demokratia naturo. En la 17-a de septembro 1949, la dua kunveno de la prepara komitato decidis ŝanĝi la nomon de la Nova Politika Interkonsiliĝa Konferenco al Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco de Ĉinio, ĝia mallongigita nomo estas "Popola Politika Interkonsiliĝo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin