Disvolva historio de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco

(GMT+08:00) 2016-02-25 18:00:53     Redaktoro:Mirinda

Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco fondiĝis antaŭ naskiĝo de la nova Ĉinio. La unua Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco okazis de la 21-a ĝis la 30-a de septembro 1949 en Pekino. Ĉeestis al la konferenco sume 662 homoj, inkluzive de reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, demokratiaj partioj, popolaj societoj, diversaj regionoj, Popola Liberiga Armeo, nacimalplimultoj, elmigrintaj ĉinoj, religiaj rondoj kaj aliaj entute 46 unuoj. Ĉeestis ankaŭ personoj speciale invititaj. Ili havis vastan reprezentecon. La unua Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco plenumante funksiojn kaj povojn de la Nacia Popola Kongreso kaj reprezentante volon de la ĉina popolo, deklaris fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko; aprobis "Komunan programon de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco", kiu ludis la rolon de provizora konstitucio, "Organizan leĝon de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco" kaj "Organizan leĝon de la Centra Popola Registaro de la Ĉina Popola Respubliko"; decidis preni Pekinon kiel la ĉefurbon de la Ĉina Popola Respubliko, kvinstelan ruĝan flagon kiel la nacian flagon, "Marŝon de la volontuloj" kiel la nacian himnon kaj la kristanan eraon kiel ĉinan kronologian sistemon; elektis prezidanton, vicprezidantojn kaj komitatanojn de la Centra Popola Registaro kaj elektite naskiĝis la 1-a Tutlanda Komitato de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

En la komencaj 5 jaroj de la nova Ĉinio la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ludis gravan rolon en unuigo de la tutlandaj diversnaciecaj popoloj, solidigo de la popola demokratia regpotenco, restarigo kaj disvolvo de la nacia ekonomio, praktikado de la socia reformado kaj disvastigo de la unueca fronto.

En septembro de 1954 okazis 1-a plena sesio de la 1-a Nacia Popola Kongreso, kiu aprobis "Konstitucion de la Ĉina Popola Respubliko". Decembre de la sama jaro okazis la 1-a plena sesio de la 2-a Tutlanda Komitato de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Ĝi ellaboris "Regularon de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco". La regularo deklaris, ke konstitucio jam anstataŭis la "Komunan programon" kaj finiĝis la misio, ke la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco plenumis funkciojn kaj povojn reprezentante la Tutlandan Popolan Kongreson de Ĉinio. Tamen la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kiel la unuecfronta organizo plue ekzistos kaj ludos gravan rolon. Pli ol 10 jarojn inter 1955 kaj 1966 la 2-a, 3-a kaj 4-a Tutlandaj Komitatoj kaj diversnivelaj lokaj komitatoj ludis gravajn rolojn en unuigo de diversnaciecaj popolanoj kaj diversrondaj patriotaj fortoj, aktivigo de la ŝtata politika vivo, disvolvo de la popola demokratio, disvastigo de la popola demokratia unuecfronto, mobilizo de ĉiaj pozitivaj faktoroj por servo al la socialismaj revolucio kaj konstruado kaj aliaj kampoj.

Decembre de 1978 la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la 3-an plenan sesion de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, komencis ĉiuflanke kaj serioze korekti "maldekstrajn" erarojn de "la Kultura Revolucio" kaj faris strategian decidon meti sian laboran gravitcentron sur konstruadon de la socialisma modernigo. De tiam Ĉinio kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝo enmarŝis en la novan disvolvan periodon. La ŝtata konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko difinis, ke sistemo de plurpartia kunlaboro gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Politika Interkonsiliĝo longperiode ekzistos kaj disvolviĝos. La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kiel la grava parto de tiu fundamenta sistemo pluapaŝe ludos gravan rolon en la ŝtata politika vivo, socia vivo kaj eksteraj amikecaj aktivadoj, la moderniga konstruado, protektado de la ŝtata unueco kaj fortigo de diversnaciecaj unuiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin