Devoj de la Nacia Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2016-02-25 18:09:14     Redaktoro:Mirinda

La Nacia Popola Kongreso havas jenajn devojn: 1. Revizii la konstitucion; kontroli ĝian praktikadon; ellabori kaj revizii la kriminalan kaj civilan leĝojn, la leĝojn de la ŝtataj institucioj k.a.; ŝanĝi kaj nuligi nekonvenajn decidojn de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. 2. Ekzameni kaj aprobi raportojn pri praktikado de la plano pri la nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo, la ŝtatan budĝeton kaj ĝian plenumon. 3. Elekti prezidanton, vicprezidantojn, ĝeneralan sekretarion kaj membrojn de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso; elekti prezidanton kaj vicprezidanton de la Ĉina Popola Respubliko; decidi ĉefministron de la Ŝtata Konsilantaro laŭ propono de la prezidanto de la respubliko, decidi la vicĉefministrojn kaj membrojn de la Ŝtata Konsilantaro, ministrojn, estrojn de diversaj komisionoj kaj iliajn ĉef-kontkontroliston kaj ĝeneralan sekretarion laŭ propono de la ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro; elekti prezidanton de la Centra Milita Komisiono kaj decidi la personaron de la Centra Milita Komisiono laŭ propono de ĝia prezidanto; elekti estrojn de la plej supera popola juĝejo kaj tiun de la plej supera popola prokurorejo. Ĝi havas rajton ankaŭ eksigi iun ajn el la supraj personoj. 4. Sankcii stariĝon de provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, decidi stariĝon de specialaj administraj regionoj kaj ilian sistemon; decidi la problemon pri milito kaj paco. 5. Aliajn devojn, kiujn devas plenumi la plej supera ŝtata organo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin