Kion reprezentantoj de la Popola Kongreso faras dum kunveno de la Popola Kongreso?

(GMT+08:00) 2016-02-25 18:09:14     Redaktoro:Mirinda

Pri ilia laboro dum kunveno de la Popola Kongreso, en la dua ĉapitro de Leĝo de Reprezentanto oni havas detalan difinon. Estas jene:

1. Ĉeesti al siaklasa Popola Kongreso.

2. Ekzameni kaj diskuti pri diversaj rezolucioj kaj raportoj enmetitaj en la ĝeneralan tagordon de la kunveno.

3. Prezenti al la kongreso rezolucion kadre de funkcio kaj povo de ĉi-klasa Popola Kongreso.

4. Partopreni en diversaj elektiĝoj de ĉi-klasa Popola Kongreso

5. Dum ekzameno kaj diskuto pri diversaj rezolucioj kaj raportoj enmetitaj en la ĝeneralan tagordon de la kunveno, pri nebulaj problemoj, reprezentantoj povas konsulti al koncerna ŝtata instanco.

6. Povi laŭleĝe prezenti demandan projekton al la kongreso.

7. Povi laŭleĝe prezenti deoficigan projekton al la kongreso.

8. Reprezentantoj de divers-nivelaj Popolaj Kongresoj, pli altaj el la gubernio-nivela, povas laŭleĝe prezenti organizadon de komisiono por fari enketon pri specifaj problemoj.

9. Partopreni en voĉdonado de ĉi-klasa Popola Kongreso.

10. Povi prezenti proponon, kritikon kaj opinion pri laboro en diversaj kampoj.

Ĝenerale dirite, dum kunveno de la Popola Kongreso, reprezentanto de la Popola Kongreso plenumas menciitajn 10 laborojn. Kaj tiuj laboroj estas ilia rajto. Reprezentanto de la Popola Kongreso ankaŭ havas rajton aŭ laboron, t.e. laŭ severa procezo difinita de konstitucio, prezenti amendon al la konstitucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin