Kiamaniere naskiĝis reprezentantoj de la Popola Kongreso? Kiajn rajtojn kaj devojn ili havas?

(GMT+08:00) 2016-02-25 18:09:14     Redaktoro:Mirinda

Laŭ difinoj de la Konstitucio, elekta leĝo kaj aliaj koncernaj leĝoj de Ĉinio, krom tiuj, kiuj estas laŭleĝe senigitaj je la politika rajto, la civitanoj de la Ĉina Popola Respubliko, kiuj aĝas minimume 18 jarojn, ĉiuj havas la rajtojn elekti kaj esti elektitaj, sen diferencoj de nacieco, raso, sekso, profesio, familia deveno, religia kredo, edukgrado, posedaĵa stato kaj loĝdaŭro; la reprezentantoj de diversnivelaj Popolaj Kongresoj ĉiuj naskiĝas el la demokratia elektado. Intertempe, reprezentantoj de la Popolaj Kongresoj kun la gubernia nivelo kaj sub-gubernia nivelo naskiĝas el la rekta balotado fare de elektantoj en la balota kvartalo. La balotaj kvartaloj estas dividitaj laŭ lokiĝo de loĝantoj aŭ produktaj unuoj, institucioj kaj oficejoj, kaj la grandeco de ĉiu balota kvartalo estas decidita laŭ elektado de 1 – 3 reprezentantoj. La reprezentantoj de la land-nivelaj kaj provinc-nivelaj Popolaj Kongresoj naskiĝas el elektado de la sekvantaj subnivelaj Popolaj Kongresoj, tio estas nomata nerekta balotado. Dum la rekta balotado, kandidatoj de reprezentantoj naskiĝas el kandidatigo fare de la balota kvartalo; kaj dum la nerekta balotado, kandidatoj de reprezentantoj naskiĝas el kandidatigo fare de la balotaj unuoj, nome la propra-nivela Popola Kongreso.

Diversaj politikaj partioj kaj popolaj organizoj povas komune aŭ unuope rekomendi kandidatojn de reprezentantoj. Pli ol dek elektantoj aŭ reprezentantoj povas kolektive rekomendi kandidatojn de reprezentantoj. La nombro de kandidatoj devas esti pli multa ol tiu de reprezentantoj. Dum la rekta balotado, la nombro de kandidatoj devas esti pli multa ol tiu de reprezentantoj je triono ĝis unuoblo; dum la nerekta balotado, la nombro de kandidatoj devas esti pli multa ol tiu de reprezentantoj je kvinono ĝis duono. Kaj aplikiĝas metodo de sekreta balotado. La elektantoj povas baloti por aŭ kontraŭ kandidatoj, aŭ baloti por aliaj elektantoj aŭ teni rezignecon. Dum la rekta balotado, se pli ol duono de ĉiuj elektantoj partoprenis en balotado, do la balotado validiĝos; se kandidatoj gajnis pli ol duonon de la aprobaj balotiloj de la elektantoj, do ili sukcesos elektiĝi. Dum la nerekta balotado, se kandidatoj gajnos pli ol duonon de la aprobaj balotiloj de ĉiuj reprezentantoj, do ili elektiĝos.

La reprezentantoj de la Nacia Popola Kongreso estas konsistigaj membroj de la plej alta ŝtata regpotenca organo, kaj la reprezentantoj de la diversnivelaj lokaj Popolaj Kongresoj estas konsistigaj membroj de la lokaj diversnivelaj ŝtataj regpotencaj organoj. La reprezentantoj havas jenajn ĉefajn rajtojn: Dum la kunvenado de la Popola Kongreso, ili partoprenas en la plenaj kunvenoj de la Popola Kongreso, en la plenaj kunvenoj de delegacioj kaj en la kunvenoj de grupoj, diskutas kaj ekzamenas diversajn raportojn pri laboroj kaj rezolucio-projektoj; laŭ la legitima procedo ili elmetas proponojn kaj opiniojn pri diversflankaj laboroj; partoprenas en diversaj elektoj kaj decidas kandidatojn; laŭ la legitima procedo ili elmetas konsultojn kaj demandojn al koncernaj ŝtataj institucioj; laŭ la legitima procedo ili elmetas demisiajn proponojn pri koncernaj laborantoj de ŝtataj institucioj; kaj faras liberan elekton pri la rezolucio-projektoj prezentotaj por la voĉdono ktp.

Dum fermiĝo de la kunvenado de la Popola Kongreso, la reprezentantoj rajtas fari inspektadon al la laboro de samnivelaj aŭ subnivelaj ŝtataj organoj kaj koncernaj institucioj; aliĝi al laŭleĝa kontrolado; senvoĉdonrajte ĉeesti al la kunveno de la Konstanta Komitato de la samnivela Popola Kongreso kaj al la kunveno de la Popola Kongreso kaj al tiu de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la originala elekta unuo; konduki enketadon kaj esploradon, kaj fari preparadon por diskuti kaj ekzameni koncernajn rezolucio-projektojn dum la kunvenado. La ŝtato kaj la socio liveras necesan garantion al la reprezentantoj en ilia plenumado de la funkcioj. Parolado kaj voĉdonado de la reprezentantoj en la kunvenoj de la Popola Kongreso ne estas leĝe pridemanditaj. Sen permeso de la samnivele kongresa prezidantaro dum la kunvenado de la Popola Kongreso, aŭ sen permeso de la Konstanta Komitato de la samnivela Popola Kongreso dum fermiĝo de la kunvenado de la Popola Kongreso, la reprezentantoj de la Popola Kongreso super la gubernia nivelo rajtas ne akcepti areston aŭ kriminalan juĝon aŭ aliajn rimedojn de limigo al la persona libereco difinitajn de leĝoj.

Se oni prenos rimedon de limigo al la persona libereco de reprezentantoj de la subgubernio-nivela Popola Kongreso, la plenuma institucio devas tuj raporti tion al la subgubernio-nivela Popola Kongreso.

La ĉefaj devoj de la reprezentantoj estas: Ili devas modele observi la Konstitucion kaj la leĝojn, konservi la ŝtatan sekreton, helpi al praktikado de la Konstitucio kaj la leĝoj; teni intimajn rilatojn kun la elektantoj de la originalaj balota kvartalo aŭ balota unuo kaj la popolamasoj, aŭskulti kaj speguli iliajn opiniojn kaj postulojn, diligente servi al la popolo; helpi al la samnivela registaro en ilia laboro ktp.

La reprezentantoj de la Nacia Popola Kongreso kaj lokaj diversnivelaj Popolaj Kongresoj akceptas superregadon fare de la elektantoj de la originala balota kvartalo aŭ la originala balota unuo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin