En kia aktivado partoprenas reprezentantoj de la Popola Kongreso dum fermo de la Popola Kongreso?

(GMT+08:00) 2016-02-25 18:09:14     Redaktoro:Mirinda

Pri tiuj aktivadoj, en la tria ĉapitro de Leĝo de Reprezentanto oni havas detalan difinon, inkluzive de 8 flankoj:

1. Organizi grupojn de reprezentantoj al konduko de aktivado.

2. Konduki inspektan aktivadon.

3. Povi intervidiĝi kun ĉi-klasa aŭ malsupra-klasa respondeculo de ŝtata instanco.

4. Havi rajton laŭ difino de leĝo, portempe okazigi ĉi-klasan Popola Kongreson.

5. Povi laŭinvite ĉeesti al kunveno de Konstanta Komitato de ĉi-klasa Popola Kongreso, kunveno de diversaj fakaj komisionoj de ĉi-klasa Popola Kongreso kaj kunveno de la Popola Kongreso de origina elektita unio kaj tiu de ĝia Konstanta Komitato.

6. Per diversaj formoj, ofte aŭskulti opiniojn de la popolo.

7. Povi partopreni en komisiono por fari enketon pri specifaj problemoj

8. Povi prezenti proponon, kritikon kaj opinion pri laboro en diversaj kampoj.

Ĝenerale dirite, ke dum fermo de la Popola Kongreso, reprezentanto de la Popola Kongreso plenumas la menciitan aktivadon en 8 flankoj. Kaj tiuj aktivadoj en 8 flankoj estas ilia rajto dum fermo de la Popola Kongreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin