Fokusoj de la Semajno (Feb. 26)

(GMT+08:00) 2016-02-26 14:16:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinaj sciencistoj lunde sekvencis la genaron de la unua enportita viruso Zika en la lando. Tio helpas preventon kaj diagnozon de la malsano. La sukceso estis atingita de sciencistoj el la Ĉina Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj kaj la provinca centro en Jiangxi, orienta Ĉinio。

Ĉinio konfirmis la unuan enportitan Zika-kazon en la 9a de februaro. La paciento, 34-jara viro el Jiangxi, prezentis la simptomojn de febro, kapdoloro kaj kapturno en la 24a de januaro en Venezuelo antaŭ la hejmenreveno en la 5a de februaro tra Honkongo kaj Shenzhen. Li jam elhospitaliĝis post plena resaniĝo.

La sukceso metis fundamenton por kompreni variantojn de la viruso, esplori kaj fari bakterion kaj reakciilojn por diagnozo de la malsano.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis marde, ke la siria registaro konsentas observi ĉesigon de militaj agoj laŭ akordiĝo de Usono kaj Rusio.

La ministerio diris, ke la milita kampanjo kontraŭ la grupo Islama ŝtato kaj Nusra-Fronto ligita kun Al-Qaida daŭros laŭ la interkonsento inter Usono kaj Rusio. Ĝi tamen avertis, ke la siria armeo havas la rajton respondi al ajna malobservo de la opoziciaj fortoj kontraŭ la popolo aŭ la militaj fortoj.

La ministerio diris ankaŭ, ke la siria registaro daŭrigos kunordigon kun la rusa flanko en identigo de la regionoj kaj la armitaj grupoj, kiuj estos inkluzivitaj en la interkonsento pri ĉesigo de militaj agoj, por certigi la sukceson de interkonsento. Samtempe, la ministerio emfazis la gravecon regi la landlimojn kaj haltigi la subtenon de iuj landoj al la armitaj grupoj por eviti, ke tiuj grupoj utiligu la interkonsenton pri ĉesigo de militaj agoj.

Usono kaj Rusio marde venis en akordon pri batalhalto inter ĉiuj partioj de la konflikto en Sirio. La interkonsento pri batalhalto estos plenumata ekde la 27a de februaro.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede adoptis rezolucion, renovigante la sankciajn rimedojn kontraŭ Jemeno ĝis la 26a de februaro 2017 post la determino, ke la situacio en Jemeno plu konsistigas minacon al internacia paco kaj stabileco.

En la rezolucio unuanime adoptita, la konsilio renovigis la rimedojn de aktiv-frostigo kaj vojaĝ-malpermeso kontraŭ individuoj kaj organizoj, kiuj subfosis pacan transiron en Jemeno. La konsilio ankaŭ decidis longigi la mandaton de la Grupo de Fakuloj, kiu kontrolas efektivigon de la sankcioj, ĝis la 27a de marto 2017. La konsilio esprimis maltrankvilon pri la nunaj politikaj, sekurecaj, ekonomiaj kaj humanitaraj defioj en Jemeno, inkluzive de perforto, kaj minacoj kaŭzitaj de kontraŭleĝa transigo, detrua akumulado kaj misuzo de armiloj.

En februaro de 2014 la konsilio adoptis la rezolucion enkonduki sankciojn de aktiv-frostigo kaj vojaĝ-malpermeso kontraŭ individuoj kaj entoj, kiuj malhelpis politikan transiron de Jemeno. En februaro de 2015 la konsilio renovigis la sankciajn rimedojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin