Nova inspekto komenciĝis en ŝtataj organizoj

(GMT+08:00) 2016-02-29 12:58:19     Redaktoro:Li Lu

Laŭ unueca aranĝo de la Centra komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en la pasintaj tagoj la centraj inspektaj grupoj sinsekve eniris en la Informadan Departementon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtatan Buroon por Leteroj kaj Plendoj, la Ŝtatan Komisionon pri Etnaj Aferoj, la Ŝtatan Administracion pri Religiaj Aferoj, la Ministerion pri Homaj Resursoj kaj Sociala Sekureco, la Ŝtatan Funkciulan Administracion, la Ŝtatan Administracion pri Aferoj de Fremdlandaj Specialistoj, la Ŝtatan Komisionon pri Disvolvo kaj Reformado. Tio signifas oficialan komenciĝon de la nova kontraŭkorupta inspekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin