Kion fari kun konsiloj kaj proponoj el la du sesioj

(GMT+08:00) 2016-02-29 11:34:56     Redaktoro:Xiong Linping

La 17an de februaro la ĉina ĉefministro Li Keqing prezidis administran kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro. La kunvenantoj aŭskultis la raporton pri la pritraktado de la konsiloj kaj proponoj el la du sesioj en la jaro 2015, kun la celo kolekti saĝojn el reprezentantoj por altigi nivelon de porpublika decido. La kunveno indikis, ke la konsiloj de deputitoj de la Ĉina Nacia Kongreso kaj la proponoj de komitatanoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kristaliĝas el la saĝo kaj intelekto de la publiko, kaj estas grava vojo de la registaro por ensorbi opiniojn el popolanoj kaj por akcepti kontroladon de la popolo.

La konsiloj de deputitoj kaj la proponoj de komitatanoj estas gravaj atingoj de la du jarsesioj kaj "bonaj voĉoj de Ĉinio", kiuj komunikas zorgojn de la popolo kaj montras la saĝecon de la popolo. La du sesioj por la 2016a jaro baldaŭ okazos, tiam oni aranĝis administran kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro ekskluzive por aŭskulti la raporton pri la pritraktado de la konsiloj kaj proponoj el la du sesioj en la jaro 2015, tio montras, ke la centra registaro alte atentas pri la kvalito de pritraktado, kaj ke ĝi multe aprezas la atingojn akiritajn el la partoprenado de reprezentantoj en politiko kaj ties diskutado.

Ekde la du sesioj en la pasinta jaro, sub la gvido de la Ŝtata Konsilantaro, la jam pritraktitaj konsiloj kaj proponoj atingis respektive 97,1% kaj 96,5% - tiom alta proporcio enkorpigas la efikecon de registaraj instancoj en plenumado de iliaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin