Ĉinio plisimpligos administrajn procedurojn

(GMT+08:00) 2016-03-01 20:55:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Laŭ dekreto publikigita en mardo, la Ŝtato Konsilio de Ĉinio amendos 66 regulojn por plisimpligi administrajn procedurojn.

La dekreto, subskribita de ĉefministro Li Keqiang, forigos aŭ reĝustigos certajn administrajn procedurojn pri registrado de kompanioj kaj nuligos du administrajn pagigojn.

La decido estas parto de pli ampleksa antaŭenpuŝo de la registaro por plisimpligi administrajn procedojn kaj transdoni povon al pli malaltaj niveloj.

La kompleksa tutmondasituacio kaj kreskanta enlanda premo faris transformadon de registaraj funkcioj urĝa demando por la registaro, kiu strebas por revigligi la ekonomion kaj plifortigi kreskon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin