La temo de la orelzorga tago en 2016 estas "zorgi pri la aŭdkapablo de la infano"

(GMT+08:00) 2016-03-03 15:35:08     Redaktoro:Xiong Shan

>

La 3a de marto estas la 17a orelzorga tago en Ĉinio. Raportisto informiĝis de la tutlanda oficejo de propaganda kaj eduka aktivado por la orelzorga tago ke, ĉi-foje la temo de la aktivado en la tago de zorgo pri oreloj estas "zorgi pri la aŭdkapablo de la infano".

La rezulto de la 6a tutlanda popolnombrado montras, ke la nombro de la infanoj kun la aĝo de 0 ĝis 14 jaroj superas 220 milionojn.

Laŭ konigo, ĉi-foje la temo de la tago de zorgo pri oreloj estas "zorgi pri la aŭdkapablo de la infano". Ĉi-rilate oni konigas al la publiko la nunan situacion de infanoj, kiuj aŭdas malfacile, kialon de la malsano, preventan kaj resanigan rimedon por tiuj infanoj, kiuj havas malbonan aŭdon.

Krome, dum la periodo de la aktivado, Ĉina Federacio de Handikapuloj, Ĉina Eduka Ministerio kaj aliaj koncernaj departementoj okazigos koncerton por la publika bono de la tago de zorgo pri oreloj en Pekino. Diversaj regionoj en la tuta lando organizos propagandajn kaj edukajn aktivadojn kun diversaj formoj kaj abundaj enhavoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin