Ĉinio tenas malferman sintenon pri TTIP

(GMT+08:00) 2016-03-04 11:52:33     Redaktoro:Selena

Lastatempe EU planas rapidigi intertraktadon de Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco, responde al tio proparolanto de ĉina Komerca Ministerio Shen Danyang diris en februaro, ke Ĉinio tenas malferman sintenon al aranĝoj de liberkomerca partnereco, se ili portas malferman kaj travideblan principon kaj utilas al monda komerca libereco kaj integreco de regiona ekonomio.

Ĝis nun oni jam plenumis la 11-araŭndan intertraktadon de la Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco, kiu tuŝas kampojn de aliro al merkato, servo, investo, intelekta proprieto kaj aliaj. Antaŭ tio troviĝas raporto, ke EU planas fini la intertraktadojn kun Usono antaŭ fino de servoperiodo de la nuna usona prezidento Barak Obama, tial EU planas okazigi plurajn intertraktadojn, celante formi oficialan dokumenton kaj portempe prokrastante diskuton pri sentemaj temoj.

La totala ekonomia sumo de Usono kaj EU estas preskaŭ 33000 miliardoj da usonaj dolaroj, la sumo por la ekstera komerco superas 8000 miliardoj da usonaj dolaroj kaj la akumulita sumo de absorbita ekstera kapitalo estas preskaŭ 11000 miliardoj da usonaj dolaroj. Shen Danyang diris en gazetara konferenco, ke la Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco kovras grandan ekonomian skalon, Ĉinio donas altan atenton al la procezo de la intertraktadoj kaj komprenas deziron de EU kaj Usono antaŭenpuŝi la intertraktadojn. Shen diris:

"Laŭ la ekonomia skalo, la Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco superos Nordamerikan Liberkomercan Areon, Transpacifikan Partnerecon kaj Regionan Kompletan Ekonomian Partnerecon kaj fariĝos la plej granda liberkomerca zono en la mondo, kiam ĝi estos establita. Cetere ĝi donos gravan influon al la politika strakturo de la mondo, ekonomia kaj komerca situacio kaj ellaboro de reguloj tra la tuta terglobo. En la antaŭaj 11 intertraktadoj, Usono kaj EU faris diskuton pri multaj temoj, proponis prezon de dogano-redukto, kiu kovras 97% de doganprogramoj, kaj akordiĝis pri prezoj de servo, investo kaj registara aĉeto. Shen diris, ke Ĉinio ankaŭ atentas, ke la du partioj havas relative grandajn diverĝojn en varkomerco, servkomerco kaj unueco de investo kaj superrego, kaj en tiu senco estas nature, ke la du partioj rapidigas la ritmon de intertraktadoj por akiri esencan progreson."

Nuntempe la Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco ankoraŭ ne akceptas aliĝon de Ĉinio. Shen asertis, ke Ĉinio ĉiam tenas malferman sintenon pri aranĝoj de liberkomerca partnereco, kiuj utilas al monda komerca libereco kaj integreco de regiona ekonomio, se ili portas malferman kaj travideblan principon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin