Konstanta Komitato de NPK daŭrigos inspekton super mediprotekto

(GMT+08:00) 2016-03-04 14:42:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la 4a sesio de la 12a Nacia Kongreso de Ĉinio Fu Ying diris vendrede, ke en la lastaj tri jaroj la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso faris intensan inspekton super prevento kaj regado de atmosfera poluo kaj rilatan leĝdonon, kaj ĝi daŭrigos la inspekton.

Vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino okazis gazetara konferenco de la jara sesio. Responde al demando pri aerpoluo, Fu diris, ke en la lastaj tri jaroj la Konstanta Komitato faris intensan inspekton super prevento kaj regado de atmosfera poluo kaj rilatan leĝdonon. En la lasta jaro la komitato aŭskultis raporton de la Ŝtata Konsilio kaj ekzamenis la amendon de la Leĝo pri Prevento kaj Regado de Atmosfera Poluo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin