Reĝustigo de naskopolitiko estas ĝusttempa kaj konvena

(GMT+08:00) 2016-03-04 15:37:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino okazis gazetara konferenco de la 4a sesio de la 12a Nacia Kongreso de Ĉinio. Fu Ying, proparolanto de la sesio, diris, ke unu-infana politiko mildigis kaj retenis la eksplodecan kreskon de la ĉina loĝantaro, kaj tio rezultis el la sindono de multaj familioj.

Ŝi diris, ke la du-infana politiko signas, ke la unu-infana politiko finis sian historian mision post la daŭro de 30 jaroj, kaj tiu periodo havas specifan signifon por Ĉinio. Ŝi aldonis, ke la socio ĉiam evoluas, dum leĝoj kaj politikoj devas plenumi kreskantajn bezonojn de la socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin