Kiuj estas deputitoj por Nacia Popola Kongreso?

(GMT+08:00) 2016-03-05 09:59:34     Redaktoro:Selena

La ĉinaj naciaj leĝdonantoj sub la titolo de "deputitoj por la Nacia Popola Kongreso (NPK)", kunsidas en plena jarsesio en Pekino de la 5a ĝis la 16a de marto.

Laŭ la Konstanta Komitato de de la NPK, la totala nombro de la deputitoj por la aktuala 12a NPK kalkuliĝis al 2 943 ĝis la 26a de februaro. La deputitoj estas elektitaj en popolaj kongresoj de provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj. La armitaj fortoj elektas siajn proprajn. Deputitoj el Honkongo, Makao kaj Tajvano sekvas apartajn elekt-regulojn deciditajn de la NPK.

Ĉiuj ĉinaj civitanoj super la aĝo de 18 jaroj havas la rajton voĉdoni kaj konkuri en la elekto de deputitoj por la NPK, kiu kutime okazas en ĉiu kvina jaro, krom tiuj, kiuj estas senigitaj je la politikaj rajtoj, ekzemple kondamnita krimulo. Deputito servas por la periodo de kvin jaroj.

– Kion ili faras en la sesio?

En la ĉiujara sesio, unu el gravaj devoj por la deputitoj estas ekzameni leĝajn dokumentojn kaj voĉdoni pri ili. Ĉi-jare estos ses raportoj, projekto de leĝo kaj skizo de kvinjara plano pri nacia disvolvado.

Kutime en ĉiu kvina jaro ili voĉdonas pri gravaj personaraj ŝanĝoj, ekzemple por elekti la prezidanton, ĉefjuĝiston kaj ĉefprokuraron.

Alia grava devo estas prezenti mociojn kaj proponojn. Almenaŭ grupo de 30 deputitoj povas prezenti unu mocion, dum delegacio povas iniciati unu mocion kun la subteno de simpla plimulto de siaj membroj.

La deputitoj por la NPK estas dividitaj en 35 delegaciojn laŭ la devenoj. Tridek unu el ili reprezentas provincojn, aŭtonomajn regionojn kaj municipojn, krom Honkongo, Makao, Tajvano kaj la armeo. Ene de ĉiu delegacio estas pluraj grupoj estrataj de kunvokantoj.

Krom plenaj kunvenoj dum la sesio, ekzemple la malferma kaj ferma kunvenoj, deputitoj devas ĉeesti ankaŭ diskutojn ene de siaj propraj delegacioj.

En la lastaj jaroj, delegacioj malfermis iujn el siaj plenaj kunvenoj kaj grupaj diskutoj al amaskomunikiloj kaj permesis ilin fari rektan elsendon per la reto.

– Kion ili faras ekster la sesio?

Kiam la NPK estas inter la sesioj, la deputitoj ankoraŭ devas plenumi siajn devojn, ekzemple interagi kaj komunikiĝi kun ordinaraj civitanoj.

Ĉar la deputitoj estas partatempaj, la leĝo postulas, ke ili submetiĝu al trejnado kaj partoprenu en inspekto de leĝplenumo kaj enketoj pri gravaj aŭ urĝaj demandoj. Ili ankaŭ estas invititaj observi dumonatajn leĝdonajn sesiojn de la Konstanta Komitato de la NPK.

Laŭ la Konstanta Komitato de la NPK, ĉiu deputito averaĝe elspezas ĉirkaŭ du monatojn super siaj devoj en ĉiu jaro. Krome, en libera tempo ili preparas mociojn kaj proponojn prezentotajn al la jara sesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin