Tagordo de la kvara sesio de la 12a NPK de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-03-05 11:01:15     Redaktoro:Selena

1. Aŭskulti kaj ekzameni raporton de ĉefministro Li Keqiang pri la registara laboro

2. Ekzameni kaj aprobi la 13an Kvin-jaran Planon pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado

3. Ekzameni kaj trakti raporton de la Ŝtata Konsilio pri efektivigo de la Plano pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado en 2015 kaj pri projekto de la Plano pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado en 2016.

Aprobi la planon pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado en 2016

4. Ekzameni kaj aprobi raporton de la Ŝtata Konsilio pri plenumado de la centra kaj loka buĝeto en 2015 kaj pri projekto por la centra kaj loka buĝeto en 2016.

5. Ekzameni leĝprojekton pri almozdono, prezentitan de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso

6. Aŭskulti kaj ekzameni raporton pri laboro de la Konstanta Komitato de NPK, de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de NPK.

7. Aŭskulti kaj ekzameni raporton pri laboro de de la Plej Supera Popola Juĝejo, de Zhou Qiang, prezidanto de la juĝejo.

8. Aŭskulti kaj ekzameni raporton pri laboro de la Plej Supera Popola Prokurorejo en la lasta jaro, de Cao Jianming, ĉefprokuroro.

9. Aliaj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin