Kio okazas en ĉijara sesio de Nacia Popola Kongreso?

(GMT+08:00) 2016-03-05 11:03:46     Redaktoro:Selena

La Kvara Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia parlamento de Ĉinio, malfermiĝis en Pekino sabate.

La kunveno, kiu kolektas ĉirkaŭ 3 000 leĝdonantojn el la tuta lando, estas la plej altnivela organizo, en kiu ĉinoj plenumas sian rajton.

Jen estas mallonga enkonduko pri la jara sesio.

– Kio estas la tagordo de ĉijara sesio de la NPK?

Skizo de la 13a kvinjara plano pri nacia disvolvado por la periodo de 2016 ĝis 2020 estos prezentita al la sesio por ekzameno kaj aprobo.

La projekto de la leĝo pri almozdono estos legita de la leĝdonantoj en la sesio. Ĝi estis dufoje ekzamenita en dumonataj sesioj de la Konstanta Komitato de la NPK.

La leĝdodantoj konsiliĝos, en plenaj kunvenoj kaj kunsidoj ene de siaj propraj delegacioj, pri ses raportoj pri la laboro de la registaro, de la Konstanta Komitato de la NPK, la Plej Supera Juĝejo kaj la plej Supera Prokurorejo, kaj pri la registara buĝeto kaj la plano pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado por 2016.

–Kial ĉijara sesio de NPK estas tiel grava?

La sesio estas valora platformo amasigi konsentojn kaj kunigi saĝojn por pritrakti defiojn kaŭzitajn de la ĉina ekonomia "nova normalo", kun malrapidiĝo de la kresko en la monde dua plej granda ekonomio kaj urĝa ekonomia restrukturado kaj reformoj en preskaŭ ĉiuj kampoj.

La jaro 2016 signas la komencon de la 13a kvinjara plano, kiu estas la lasta antaŭ la ĉina unua centjara celo de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

La projekto de la disvolva plano ekzamenata en la sesio signos la prioritatojn kaj listigos detalajn rimedojn, kiuj Ĉinio prenos dum la "lasta mejlo" de tiu veturado.

En la malferma kunveno de ĉijara sesio, precipe, ĉefministro Li Keqiang faros jaran laborraporton de la registaro, kiu starigos la celon de kresko de la malneta enlanda produkto en 2016 kaj aliajn indicojn, inkluzive de la konsumantara prezindico kaj dungado. Ĝi inkludos ankaŭ la fiskajn kaj monajn politikojn de la lando kaj prioritatojn de registaraj elspezoj.

La projekto de la leĝo pri almozdono estos la unua leĝo de Ĉinio por reguligi almozdonajn aktivecojn kaj protekti la interesojn de donacantoj, profitantoj kaj volontuloj.

Pluraj okulfrapaj gazetaraj konferencoj, inkluzive de tiu de ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj tiu de ĉefministro Li Keqiang ĉe la fino de la sesio, okazos dum la sesio.

–Kio estas la temoj de grava publika intereso por la sesio?

Demandoj pri vivteno restas la plej multe diskutata kun kelkaj furoraj temoj ĉiujare.

En ĉijara enreta opinisondo "kio estos la plej varme diskutata en la du sesioj" fare de la Popola Ĵurnalo, kiu estas farita ekde 2002, proksimume 3,88 milionoj da partoprenantoj elektis "socialan sekurecon". Ĝi fariĝis la unua fokuso, kaj ĝin sekvis "enspezo" kaj " medicina reformo ".

En alia simila opinisondo de Xinhuanet, gvida novaĵ-retejo, la plej atentataj temoj estas pensi-programo, nutraĵa sekureco kaj distribuado de riĉaĵo.

Pasintjare oni zumis pri la "ekonomia nova normalo". Ĉijare la freŝaj temoj estas "financa risko" pro la serioza fluktuo de akcimerkato en la lasta jaro, kaj la "Iniciato de Zono kaj Vojo".

Batalo Kontraŭ korupto, edukado, loĝado kaj medio ankoraŭ estas ĉefaj temoj same kiel antaŭe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin