Ĉinio plenumis ĉiujn ĉefajn celojn de 12a kvin-jara plano

(GMT+08:00) 2016-03-05 14:39:30     Redaktoro:Pluveta

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris sabate, ke la lando sukcese plenumis ĉiujn ĉefajn taskojn kaj celojn difinitaj en la 12a kvin-jara plano pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado por la periodo de 2011 ĝis 2015, donante optimisman tonon por la efektivigo de la sekva kvin-jara plano.

En la malfermo de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia parlamento de Ĉinio, Li faris raporton pri registara laboro al ĉirkaŭ 3 000 leĝdonantoj el la tuta lando.

Li diris, ke la lando akiris rimarkindajn atingojn en sia disvolvado en la periodo de la 12a kvin-jara plano malgraŭ la komplika internacia medio kaj defiaj taskoj pri efektivigo de reformo kaj disvolvado kaj subteno de enlanda stabileco.

Precipe, la lando subtenis rapidan ekonomian kreskon en la kvin jaroj kaj certigis mejloŝtonan progreson en struktura reĝustigo.

La malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je jara averaĝo de 7,8% en la kvin jaroj inter 2011 kaj 2015. Li diris, ke la enviinda kresko faris Ĉinion la monde dua plej granda ekonomio, kaj la plej granda varkomerca lando kaj grava eksterlanda investanto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin