Inaŭguriĝis la kvara sesio de la 12a NPK de Ĉinio, Li Keqiang faris raporton pri registara laboro

(GMT+08:00) 2016-03-05 16:42:36     Redaktoro:Pluveta

La 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia parlamento de Ĉinio, malfermis sian kvaran sesion sabate matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno. Li esprimis sian konfidon pri realigo de la celoj de Ĉinio por 2020 kaj menciis "malfacilan batalon" fronte al severaj defioj.

La raporto pri registara laboro fiksas la celon de ĉijara ekonomia kresko je 6,5% ĝis 7% kaj la averaĝan jaran kreskorapidecon por la sekvaj kvin jaroj je pli ol 6,5%.

La jaro 2016 estas la komenco de la 13a kvinjara plano de Ĉinio por la periodo de 2016 ĝis 2020, kiam Ĉinio finos la konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Ĉinio celas duobligi surbaze de 2010 la malnetan enlandan produkton kaj la pokapan personan enspezon en 2020.

Li diris en sia raporto, "Ni fariĝis pli konsciaj pri la bezono persisti en politika honesteco, konservi la pli grandan bildon en la memoro, sekvi la Komunistan Partion de Ĉinio kiel la kernon de la gvidado de Ĉinio, kaj agi konsekvence laŭ politikoj de la Centa Komitato."

Liaj vortoj respondis freŝan artikolon de la gazeto Qiushi, organo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu diris la "kvar konsciojn". La gazeto diris, ke fideleco al la kerna gvidado de la partio estas karakterizita de firma lojaleco al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝia ĝenerala sekretario Xi Jinping, kaj teorioj, gvidlinioj, principoj kaj politikoj de la partio.

Ĉirkaŭ 3 000 deputitoj por la Nacia Popola Kongreso aŭskultis la raporton de ĉefministro Li en la malferma kunveno prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de NPK kaj plenuma prezidanto de la sesia prezidio, kune kun plej altaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli.

En sia raporto Li vokis al ĉiuj ĉinoj strikte unuiĝi ĉirkaŭ la Centa Komitato, estrata de ĝenerala sekretario Xi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin