Prezidanto Xi substrekas proviz-flankan reformon en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2016-03-06 11:31:46     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis proviz-flankan strukturan reformon sabate, kiam li partoprenis en grupa diskuto de ŝanhajaj deputitoj por la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso .

Li diris, ke Ĉinio ankaŭ devas sekvi kaj efektivigi la ideon de noviga, kunordigita, verda, malferma kaj kunhava disvolvado.

Li diris, ke Ŝanhajo devas uzi sian kuraĝan, pioniran spiriton kaj junecan viglecon kaj antaŭenigi reformon per novigo. Li alvokis la urbon servi kiel "pioniro" tiurilate.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin