Prezidanto Xi avertas pri opono kontraŭ "tajvana sendependeco"

(GMT+08:00) 2016-03-06 12:41:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate avertis pri opono kontraŭ "tajvana sendependeco", akcentante, ke ne estos permesita ripeto de la historia tragedio de nacia secesio.

"Ni firme retenas secesiemajn aktivecojn de la 'tajvana sendependeco' en ia ajn formo," diris Xi, kiam li partoprenis en la grupa diskuto de leĝdonantoj el Ŝanhajo en la unua tago de la jara sesio de la nacia parlamento. Li diris, "Ni defendos la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj neniam permesos ripeton de la historia tragedio de nacia secesio."

"Tio estas la komuna deziro kaj firma volo de ĉiuj ĉinoj kaj ankaŭ nia solena devontigo kaj respondeco por la historio kaj la popolo," li diris.

"Nia politiko pri Tajvano estas klara kaj konsekvenca kaj ne ŝanĝiĝos kune kun la ŝanĝiĝo de la politika situacio de Tajvano," Xi diris al la leĝdonantoj. "Samlandanoj de la du flankoj de la Tajvana Markolo atendas la pacan disvolvadon de la transmarkolaj rilatoj, kaj ni ne devas desaponti ilin," li diris.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin