Ĉinio promesas pli grandan penon en internacia industria kunlaboro

(GMT+08:00) 2016-03-06 14:41:36     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala direktoro de la Ŝtata Komiono pri Disvolvado kaj Reformo Xu Shaoshi diris, ke Ĉinio pligrandigos eksporton de siaj progresintaj ekipaĵoj kaj industria produktkapablo al landoj aliĝintaj en la iniciato Zono kaj Vojo.

Xu diris tion responde al demando de raportisto en gazetara konferenco kadre de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke pli detalaj aranĝoj estos faritaj por plu efektivigi subskribitajn kontraktojn, kaj ankaŭ financa subteno estos fortigita por antaŭenigi la iniciaton. Li aldonis, "Ni povas atendi veran progreson en fervoja konstruado kaj transigo de industria produktkapablo.

Xu diris, ke Ĉinio akiris bonan atingon pasintjare en internacia industria kunlaboro, precipe la eksporto de produktkapablo de ŝtalo kaj neferaj metaloj kaj kunlaboro pri fervojo kaj nuklea energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin