Li Keqiang: nova movforto akcelos ekonomian kreskon

(GMT+08:00) 2016-03-07 13:26:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉefministro Li Keqiang dimanĉe alvokis novan movforton por akceli ekonomian kreskon, asertante, ke Ĉinio havas la kapablon plenumi siajn ekonomiajn kaj sociajn celojn.

Li faris la rimarkon, kiam li ĉeestis grupan diskuton de leĝdonantoj el la provinco Shandong, en la dua tago de jara sesio de la nacia parlamento.

Parolante pri la raporto de registara laboro, kiun li faris sabate, Li diris, ke la pasintjaraj ekonomiaj kaj sociaj atingoj fortigis fidon, tiel ke ia ajn malfacilo povas esti venkita.

Ĉinio penas subteni mezrapidan kreskon kaj meznivelan disvolvadon. "Aktive akceli novan movforton kaj nutri novan ekonomion estas la vojo," Li diris. "Ni daŭrigos strukturan reformon, precipe provizo-flankan strukturan reformon, kaj efektivigos la novig-movan strategion."

Li diris, ke reformoj estas ŝlosilaj por krei novan movforton por ekonomia kresko, kaj devas esti starigitaj pli kunordigitaj platformoj ligitaj kun firmaoj, universitatoj, sciencaj esplorinstitutoj kaj fabrikantoj.

Li emfazis, ke devas esti antaŭenigita plu la malpliigo de nenecesaj administraj aproboj kaj plibonigo de registaraj servoj.

Li diris ankaŭ, ke edukado, medicina prizorgo, loĝigo, sociala sekureco kaj manĝaĵa sendanĝereco estas la fokusoj de registara laboro, ĉar ili rilatas al la bonfarto de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin