Temoj pri medio kaj ekonomio estas atentataj de alilandaj raportistoj

(GMT+08:00) 2016-03-08 09:45:27     Redaktoro:Selena

Nuntempe en Pekino okazas regulaj jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj Nacia Komitato de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Fu Ying, proparolanto de la Nacia Popola Kongreso en la gazetara konferenco konigis, ke la registritaj raportistoj kalkuliĝis al 3200, inkluzive de pli ol 1000 raportistoj el alilandaj mediatoj. Nia raportisto Shanshan intervjuis 2 raportistojn el Barato kaj Hispanio. Laŭ ili la temoj pri medio kaj ĉina ekonomio estas atentataj.

Gaurav Sharma, raportisto el la Barata Azia Novaĵ-Agentejo diris:

"Mi interesiĝas pri multaj temoj, tamen la plej atentata estas poluo de Pekino. Tia problemo same okazas en la barata ĉefurbo Nov-Delhio. Mi volas raporti, kiel la ĉina registaro traktu la problemon. Cetere mi ankaŭ zorgas pri sekureco de loĝantoj pri akvouzado."

Estas la unua fojo por Sharma, kiu raportas la du sesiojn de la Nacia Popola Kongreso kaj Nacia Komitato de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kaj ankaŭ la unua fojo por li, kiu venas al Ĉinio kaj vizitas Pekinon. Li diris al Shanshan, ke Pekino lasis al li profundan impreson, li volas scii pli da multo pri evoluo de Pekino. Li asertis, ke ĉifoje li portas sur si grandan devon.

"Mi esperas, ke miaj raportoj estos fenestroj, per kiuj baratanoj havos la ŝancon koni Ĉinion kaj la vivon de ĉinaj popolanoj."

Estas tute malsame, ke Antón el la hispana agentejo EFE estas ĵurnalisto, kiu dekfoje faras raporton pri la jaraj sesioj. Li alte atentas la ĉinan ekonomion.

"Mi tre volas scii informojn pri la ĉina ekonomio, ekzemple kiajn politikojn la ĉina registaro aplikos por impulsi la ekonomian kreskon? Kian influon la ĉina stabila kaj relative malstreĉa monpolitiko donos al la popola vivo? Cetere mi ankaŭ interesiĝas pri medicina kaj armea reformadoj kaj pri ŝanĝiĝo de tiu lando post komenciĝo de la 13a kvinjara plano."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin