Ĉindevenaj indonezianoj febre komentas la paroladon de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2016-03-08 19:29:23     Redaktoro:Xiong Linping

Ke la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon pri la nuna ambaŭborda interrilato, kiam li ĉeestis en la 5a de marto la diskutadon de la ŝanhaja delegacio por la 4a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso, tio vekis febran komentadon ĉe ĉindevenaj indonezianoj.

Li Zhuohui, la prezidanto de la Indonezia Fonduso por Sudorienta Azio, diris, ke la parolado, kiun faris Xi Jinping ĉe la ŝanhaja delegacio, ilustris politikon kaj precipan starpunkton pri Tajvano en la novaj cirkonstancoj kaj montris vojlinion kaj direkton sekvindajn al Cai Yingwen, la baldaŭ oficonta gvidantino en Tajvano.

La 8an de marto, Zhang Jinxiong, la vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Ĝenerala Komerca Ĉambro en Indonezio, intervjuate diris, ke tiujn ĉi tagojn li rimarkis la eksplicitan opinion prezentitan de Xi Jinping pri la tajvana problemo; kiel elmigrinta ĉino li atente zorgas pri paco kaj unueco inter la ĉefkontinento kaj Tajvano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin