Internaciaj amasinformiloj konsideras ĉinan ekonomion multepromesa

(GMT+08:00) 2016-03-08 20:30:44     Redaktoro:Xiong Linping

La ĉina ĉefministro Li Keqiang en sia raporto pri registara laboro montras, ke la antaŭvida celo de la ĉina ekonomio en kresko por 2016 fiksiĝas inter 6.5% ĝis 7%. Internaciaj amasinformiloj opiniis, ke la fleksebla celo de ekonomia kresko, ĉi-foje fiksita de Ĉinio, allasis certan spacon por fari agordon, kio montriĝas politika elasteco kaj transforma firmvolo.

La brita ĵurnalo Financial Times aludis, ke tiu ĉi antaŭvido ĝenerale estas rekonita de internaciaj ekonomikistoj, kaj el tio montriĝas, ke la ĉina registaro penas atingi la ekvilibron inter la akcelo de ĉina ekonomio en kresko kaj la antaŭenigo de reformado.

La usona informagentejo Associated Press opiniis, ke la ĉina registaro esperas, danke al la difino de kreska celo en certan interspacon, nuligi merkatajn zorgojn kaj animi fidon, kio spegulas la firmvolon de la ĉina registaro realigi ekonomian transformiĝon.

La japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun asertis, ke Ĉinio volas, pere de la pligrandigo de financa elspezo kaj la aplikado de financaj rimedoj, realigi stabilan kreskon, tio sendube estas trankviligilo por la merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin