Wang Yi: libereco de navigado ne implicas senbridajn aktivecojn en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-03-08 13:38:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde diris, ke libereco de navigado en la Suda Ĉina Maro ne implicas senbridajn aktivecojn.

Wang diris en gazetara konferenco en intertempo de la okazanta sesio de la Nacia Popola Kongreso, ke Ĉinio esperas sekurigi liberecon de navigacio. Tamen, li diris, ke libereco de navigado ne implicas fari tion, kion oni deziras.

Li diris, ke danke al komunaj klopodoj faritaj de Ĉinio kaj aliaj landoj en la regiono, la Suda Ĉina Maro estas inter la plej sekuraj kaj plej libere navigeblaj vojoj de la mondo. Li aldonis, ke ajnaj intencoj, kiuj pertrubas la Sudan Ĉinan Maron kaj malstabiligas Azion, ne estas permesitaj de Ĉinio kaj aliaj landoj en la regiono.

Wang reasertis, ke de la antikveco la insularo Nansha estas la ĉina teritorio kaj ĉiuj ĉinaj posteuloj havas la devon defendi la suverenecon. Ĉinio neniam pretendis kaj ne pretendos pri nova teritorio.

La konstruado de defendaj instalaĵoj fare de Ĉinio sur propraj insuloj kaj rifoj estas la plenumo de la rajto de memdefendo, donita de la internacia leĝo.

Ĉinio estis nek la unua lando, kiu aranĝis defendon, nek lando, kiu aranĝis la plej multe da defendo, eĉ ne la lando, kiu faris la plej multajn militajn aktivecojn en la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin