Lernantoj faris intervjuon rekte al deputitoj

(GMT+08:00) 2016-03-08 14:48:22     Redaktoro:Mirinda

Lunde kelkaj elementlernejanoj demandis al deputito de la jara sesio de la nacia parlamento. Ili estas ĵurnalistetoj elektitaj de la retejo Estonteco de la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo tra la tuta lando. Dum la du jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ili rekte intervjuis deputitojn pri zorgataj temoj. Oni esperas, ke geknaboj pli bone partoprenos en ŝtataj aferoj.

Ĵurnalistetoj el Changzhou, Wuxi kaj Yiwu faris intervjuon al deputito, instruistino Li Guanghui el Yunnan-provinco. Ili demandis pri belarto kaj pentrado al tiu instruistino de belarto.

Xue Juan, instruistino de ĵurnalistetoj. Ŝi diris, ke tiuj ĵurnalistetoj jam intervjuis preskaŭ 20 deputitojn kaj ĉiuj demandoj venas el ili mem. Iuj demandoj profunde impresis ŝin. Ekzemple iu ĵurnalisteto demandis pri malapero de dialekto kaj protekto de la dialekto kiel nemateria kultura heredaĵo.

La infanaj kaj sinceraj voĉoj donis koloron al la du jaraj sesioj.

Ĵurnalistetoj kolektis materialojn post la intervjuo.

Notoj de ĵurnalistetoj. 

Ĵurnalista karto.

Vortoj de deputito al ĵurnalistetoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin