Malgranda te-trinkejo similas al la granda socio

(GMT+08:00) 2016-03-10 08:44:43     Redaktoro:Selena

El: Lei Yong/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La te-trinkejo Wenxuan Ge altiras al si ankaŭ nemalmultajn turistojn el aliaj landoj.

En la lastaj jaroj, la plej granda ŝanĝiĝo okazis al la te-trinka servico en te-trinkejoj de Chengdu. Ĉar iuj komercistoj ofte venas al te-trinkejoj por diskuti pri la negoco, mendinte la specialan loĝion kaj trinkante la altklasan teon, tial multaj te-trinkejoj ekuzis la kristalan glason. Per tia glaso, oni povas bone apreci belan bildon de teo infuzita en la glaso. Ni prenu ekzemplon de la verda teo. Kiam oni verŝis boligitan akvon en la glason kun la verda teo, komence la teo tuj flosis ĉe la akvo-surfaco same kiel aro da fiŝidoj kapo-ŝovantaj, poste ili unu post alia falis sur la glasan fundon sin rektigante, kaj staras tie kiel miniaturaj arboj.

Nuntempe en Chengdu popularas la teo nomata "Verda monto kun smeralda rivero", kiu tre plaĉas al vojaĝantoj. Ĝi devenis de sovaĝa teo kreskanta en la antaŭurbo de Chengdu.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin