Deputitoj por NPK ekzamenas leĝprojekton pri almozdono

(GMT+08:00) 2016-03-10 13:44:07     Redaktoro:Yu Rongkang

La projekto de leĝo pri almozdono, la unua leĝprojekto por reguligo de almozdonaj aktivecoj, estis prezentita al la nacia parlamento de Ĉinio merkrede, celante varbi helpojn el bonaj samarianoj por atingi la malriĉec-mildigan celon de la jaro 2020.

Li Jianguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, eksplikis la leĝprojekton al deputitoj por la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke Ĉinio atendas la novan leĝon por instigi pli da ordinaraj civitanoj, entreprenoj kaj sociaj organizoj partopreni en almozdonaj programoj.

Ĉinio planas liberigi el malriĉeco ĉiujn kamparajn loĝantojn restajn sub la nuna malriĉec-linio antaŭ 2020. La totala nombro kalkuliĝis al ĉirkaŭ 70 milionoj en la fino de 2015, sub la nivelo de pokapa neta enspezo de 2 800 juanoj (430 usonaj dolaroj) en ĉiu jaro.

Li diris, ke almozdonaj programoj estas nemankigeblaj por la lukto kontraŭ malriĉeco. La leĝo pri almozdono helpas neregistarajn resursojn kunlabori en la alpreno de laŭcelaj rimedoj por mildigi kaj forigi malriĉecon kaj kontribui por atingi la celon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Li diris, ke alia signifo de la redaktado de la leĝprojekto estas pritrakti truojn kaj problemojn en almozdonaj agadoj, kiuj prosperas ekde la lastaj jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin